El Popola Ĉinio>头条新闻>

Franca foiro por Kristnasko ironta en Pekinon

| 2015-10-14
Bookmark and Share

 

    Laŭ raporto el la Franca Radio Internacia, la fame konata foiro de Strasbourg por Kristnasko okazos en Pekino de la 5-a ĝis la 20-a de decembro 2015. Tiam ĉinaj turistoj povos aĉeti kristnaskajn donacojn, lignajn ludilojn kaj diversajn marmeladojn. Okazigo de la foiro en Pekino celas allogi pli multajn ĉinajn turistojn al Strasbourg kaj al la regiono Alsace, kie sidas la urbo.

 

    Foiro por Kristnasko okazas en diversaj lokoj de Francio ĉiu-jare. Tiu en Strasbourg kun 400-jara historio estas la plej fama. En ĉiu decembro, malgraŭ malvarma vento eŭropanoj vizitas la foiron por trinki varman vinon kaj spekti kristnaskajn arbojn en diversaj stiloj. En la pasintaj du jaroj la foiro okazis sinsekve en Moskvo kaj Tokio.

 

    Nun la nombro de ĉinaj turistoj en Alsace senĉese pliiĝas. Laŭ statistiko, en la monatoj julio kaj aŭgusto ĉinaj turistoj pasigis pli ol 17 mil noktojn en Alsace, kreskis je 46% kompare kun la sama periodo en la jaro 2014.

 

    La foiro por Kristnasko en Strasbourg komenciĝos en la 27-a de novembro de la kuranta jaro kaj ĝi daŭros 5 semajnojn. Dum la foiro oni aranĝos 300 ŝtipokabanojn. Vintre Strasbourg najbara al Germanio estas kovrita de neĝo. Malgraŭ tio la urbo allogis al si pli ol 2 milionojn da turistoj pere de la foiro por Kristnasko.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments