El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ŝiparo de la ĉina mararmeo unuafoje traveturis la kanalon Kiel, Germanio

| 2015-10-14
Bookmark and Share


La ŝipo Ji'nan veturas el la orienta enirejo de la kanalo Kiel.

 

    La 12-an de oktobro laŭ la loka tempo la ŝiparo de la ĉina mararmeo, kiu ĵus finis sian amikan viziton al Pollando, veturis tra la kanalo Kiel kaj eniris en la riveron Elbo, Germanio. Tio estas la unua fojo por la ĉina mararmea ŝipo veturi en la kanalon.

 


La ŝipo Yiyang veturas en la kanalo.
 


La ŝipoj Ji'nan (dekstre) kaj Yiyang (maldekstre) atendas la vicon por eniri en la kanalon.
 

    La kanalo Kiel alinomiĝas Nord-Ostsee-Kanal en la germana. Ĝi situas en la norda parto de Germanio, fluas tra la duoninsulo Jutlando, longas je 53.3 marmejloj kaj funkcias kiel la plej rapida, malmulte kosta kaj oportuna vojo inter la Norda kaj Balta Maroj.

 


La ŝipo Yiyang veturas hisante la nacian flagon de Ĉinio kaj tiun de Germanio.
 


La ŝipo Yiyang eniras en la kanalon.
 

    Laŭ la konigo de Hong Miao, estro de la komandantaro de la ŝiparo, por la ŝipoj kiuj celas veturi de la Norda Maro al la Balta Maro, la veturado tra la kanalo mallongigos la navigadon je 370 marmejloj kompare kun tiu laŭ la Granda Belto de Danio. Sekve. La ŝiparo eniros en la Nordan Maron, traveturos la Dover-kalezan Markolon kaj la Manikan Markolon, preterpasos la ondegan regionon de la Biskaja Golfo kaj atingos Lisbonon por fari viziton al Portugalio.

 

(el people.com.cn)

Redaktoro: Xie Ruifeng

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments