El Popola Ĉinio>头条新闻>

Malfermita "studĉambro de Xi Jinping" en la Seula Nacia Universitato

| 2015-10-14
Bookmark and Share

 

    Post monatoj da preparado, en la 13-a de oktobro, en la Seula Nacia Universitato oficiale malfermiĝis la biblioteko donacita de ĉina prezidanto Xi Jinping, malfermante fenestron por koreaj studentoj pli bone koni Ĉinion. Koreaj amaskomunikiloj nomas la bibliotekon "studĉambro de Xi Jinping".

 

    De la 3-a ĝis la 4-a de julio en 2014, Xi faris ŝtataferan viziton al la Korea Respubliko kaj prelegis en la Seula Nacia Universitato. Tiam li emfazis, ke gejunuloj reprezentas la estontecon ne nur de Ĉinio kaj de la Korea Respubliko, sed ankaŭ tiun de la tuta Azio. Li ankaŭ promesis donaci al la universitato pli ol 10 mil materialojn pri Ĉinio. La 1-an de julio en la kuranta jaro, Qiu Guohong, ambasadoro de Ĉinio en la Korea Respubliko, oficiale donacis la materialojn kune kun ilia kompleta listo al la universitato. Siavice la universitato anoncis, ke ĝi planas malfermi specialan ĉambron por konservi la donacitajn librojn kaj materialojn, inkluzive de tiuj pri la paroladoj de Xi Jinping dum lia restado en Koreio lastajare.

 

 

    Laŭ la direktoro de la centra biblioteko de la Nacia Universitato, la biblioteko estis rekonstruita el la oficejo de la direktoro. Ĝi havas areon de ĉirkaŭ 60 kvadrataj metroj. La 10 052 materialoj donacitaj de Xi Jinping, inkluzive de 9 297 libroj kaj 755 videoj, estas dividitaj en 5 sekciojn, el kiuj 2 troviĝas en la biblioteko kaj aliaj estas en la fako de la ĉina lingvo, referenco-ĉambro de la biblioteko kaj la postdiploma instituto pri internaciaj rilatoj.

 

    Bibliotekisto de la centra biblioteko de la universitato diris, ke "studĉambro de Xi Jinping" estas malferma al la publiko, kaj do ordinaraj koreaj civitanoj povas legi librojn tie. Ankaŭ ĉinoj vizitantajn la Korean Respublikon estas bonvenaj.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments