El Popola Ĉinio>头条新闻>

Malfermita monda geoparko de Kunlun-montaro, Ĉinio

| 2015-10-14
Bookmark and Share

    Kunlun-montara geoparko, la plej alta monda geoparko super la marnivelo, estis malfermita al la publiko ekde la 13a de oktobro, kaj estas viziteblaj 57 restaĵoj en la parko. Jia Qingli, ĉefo de la administra buroo de la geoparko, diris, ke la parto de la geologiaj restaĵoj en la parko estas raraj tutmonde, precipe la restaĵo de granda fendo kaŭzita de 8,1-magnituda tertremo ĉe la montpasejo. Ĝi estas la plej granda kaj plej bone konservata restaĵo de tertremo en la tuta mondo, kaj estas rigardata de la fakuloj kiel natura klasĉambro por esploro pri orogenezo de Himalajo.

 

 

    En 2005 la nacia geoparko de Kunlun-montaro estis aprobita de la Ĉina Ministerio de Tero kaj Resursoj. En septembro 2014 en St. John's de Kanado ĝi estis elektita kiel monda geoparko, kaj aliĝis al la reto de mondaj geoparkoj.

 

    "Nun estas 120 mondaj geoparkoj en 33 landoj kaj regionoj, interalie 33 en Ĉinio," diris Wang Xiaolie, direktoro de la reta centro de naciaj geoparkoj.

 

 

    La geoparko kun la areo de 7 033 kvadrataj kilometroj troviĝas en la mezo de orienta Kunlun-montaro en Golmud de Qinghai-provinco. Ĝi konsistas el kvar partoj, Jaspa Baseno, Okcidenta Malprofundaĵo, Orienta Malprofundaĵo kaj Suda Montpasejo. Ĝiaj restaĵoj de geologia strukturo kaj tertremo, periglaciaj regionoj kaj aliaj pejzaĝoj estas monde konataj. Ĝi estas la unua monda geoparko sur la Qinghai-Tibeta Altebenaĵo.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments