El Popola Ĉinio>头条新闻>

Xi Jinping renkontiĝos kun David William Donald Cameron en la kampara vilao de Britio

| 2015-10-14
Bookmark and Share


Dokumenta foto: pavilono en la vilao Chequers

 

    Laŭ invito de la brita reĝino Elizabeth II, ĉina prezidanto Xi Jinping faros ŝtataferan viziton al Britio de la 19-a ĝis la 23-a de oktobro.

 

    Dum la vizito brita reĝino aranĝos ceremonion por bonvenigi Xi Jinping, neoficialan tagmezbankedon kaj oficialan vesperbankedon. La ŝtatestroj de la du landoj kune revuos la imperiestran kavalerian gvardion de Britio, membroj de la reĝa familio ĉeestos aŭ akompanos Xi Jinping ĉeesti multe da aranĝoj. Dum la 4-taga restado en Britio, Xi Jinping renkontiĝos kun Elizabeth II en Buckingham-palaco kaj faros oficialan interparolon kun la brita ĉefministro David William Donald Cameron en la domo n-ro 10 de la strato Downing por kune projekti la disvolvadon de la rilatoj inter Ĉinio kaj Britio en la estonteco. Krom tio Xi Jinping renkontiĝos kun gvidantoj de brita opozicio kaj tiuj de parlamento por aŭskulti iliajn proponojn pri la rilatoj inter la du landoj kaj ilian atendon pri tio. En la kampara vilao Chequers Xi Jinping renkontiĝos kun David William Donald Cameron. Tio estos brila punkto de la vizito de Xi Jinping al Britio.

 

    La vilao Chequers sidas piede de la monto Chiltern sudoriente de la urbeto Aylesbury en Buckinghamshire de Britio, kaj estas de Londono je 60 kilometroj. Ĝi konstruita en la 16-a jarcento estas tudora bieno. Ekde la jaro 1921 ĝi fariĝis kampara vilao de brita ĉefministro. David Lloyd George estis ĉefministro, kiu la unua enloĝiĝis en la vilaon.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments