S52- Pekina-Tokia Forumo>

Novaj vidpunktoj de la Pekina-Tokia Forumo

| 2015-10-15
Bookmark and Share


Zhou Mingwei dum intervjuo kun El Popola Ĉinio. (fotita de Zhao Xi)
 

    En la 24a kaj la 25a de oktobro en Pekino okazos la 11a Pekina-Tokia Forumo. Ĉirkaŭ 500 reprezentantoj el Ĉinio kaj Japanio ĉeestos la forumon. Zhou Mingwei, ĝenerala direktoro de la Ĉina Internacia Eldona Grupo, la ĉina gastiganto de la forumo, estis komune intervjuita de ĉiuj mediatoj de la eldona grupo.

 

    Pri novaj vidpunktoj de la ĉi-jara forumo, Zhou diris, ke en la lasta periodo kelkaj renkontiĝoj kaj interŝanĝoj de la dulandaj ŝtatgvidantoj estis gravaj por la rilatoj inter la du flankoj, kaj klopodoj faritaj de dulandaj politikistoj kaj civitanoj donis novan ŝancon al plibonigo kaj disvolvado de la rilatoj inter la du flankoj.

 

    Ekde februaro kelkaj delegacioj el diversaj japanaj rondoj, precipe en majo la delegacio de pli ol 3 000 reprezentantoj el financa kaj kultura rondoj de Japanio sub la gvidado de Toshihiro Nikai, prezidanto de la Ĝenerala Konsilio de Liberal-Demokrata Partio de Japanio, vizitis Ĉinion por akceli la duflankan interkomprenon kaj solvi la nunajn problemojn, kaj ĉina prezidanto Xi Jinping intervidiĝis kun ili kaj faris gravan parolon. Tio estis grava klopodo por plibonigo de la ĉina-japanaj rilatoj. Similaj klopodoj estis multaj, kaj ili fariĝos la fokusoj de la ĉi-jara forumo.

 

    Dum la forumo en lasta novembro la du flankoj atingis komunan konsenton pri kvar principoj, kaj tio metis gravan politikan bazon por la venontaj forumoj.

 

    La ĉi-jara forumo havos kvar temojn: politikaj kaj diplomatiaj rilatoj inter la du flankoj; nova movforto por disvolvo de la komercaj rilatoj inter la du flankoj; altigi interfidon de la du popoloj; regi diverĝojn kaj konfliktojn de la du flankoj por longdaŭra, stabila kaj sana disvolvado de la du landoj.

 

    Nun la opinisondo pri la ĉina-japanaj rilatoj estas en ŝlosila periodo, kaj multaj bazaj laboroj glate iras. La ĉefaj prelegantoj en la forumo estis deciditaj.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments