El Popola Ĉinio>头条新闻>

Elektronika komerco de Ĉinio en Rusio

| 2015-10-15
Bookmark and Share

 

    Antaŭ nelonge la 1-a Ĉina-Rusa Pintkunveno pri Elektronika Komerco okazis en Moskvo de Rusio. Ĉeestantoj de la kunveno el la du landoj opinias, ke la kunlaboroj inter la du landoj en elektronika komerco akiris grandan sukceson kaj havas grandan potencialan forton.

 

    Laŭ raporto el la rusa institucio pri esplorado de interreta industrio Orienta-Okcidentaj Diĝitaj Novaĵoj, en la jaro 2014 la totala sumo de la detala vendado reta en Rusio proksimiĝis al 1 500 miliardoj da rubloj, ĉirkaŭ 26 milionoj da homoj faris retan aĉetadon. 70% de la rete menditaj komercaĵoj produktitaj de aliaj landoj venis el Ĉinio.

 

    Tiu forta tendenco daŭras en la kuranta jaro. Laŭ la plej nova statistiko, la nombro de la vizitantoj de la retejo AliExpress okupis la unuan lokon de tiu de la vizitantoj de la fremdlandaj retejoj pri elektronika komerco en la merkato de Rusio. En la pasinta julio la nombro de la vizitantoj de la retejo atingis 22 milionojn, kreskis je 40% kompare kun tiu en la sama periodo de la jaro 2014. Unu monaton post ekservo al Rusio en junio la nombro de la vizitantoj de la ĉina retejo JD.com okupis la 15-an lokon de tiu de la vizitantoj de la fremdlandaj retejoj pri elektronika komerco en merkato de Rusio. Petrovskiy, analizisto de la rusa retejo Ezprice, diris, ke la du retejoj de Ĉinio ne havos intensan konkuron en la merkato de Rusio, ĉar la retejo AliExpress vizaĝas al bazaj bazaroj kaj JD.com al alt-nivelaj klientoj.

 

    En la kuranta jaro la kunlaboroj inter Ĉinio kaj Rusio en elektronika komerco havas novan tendencon: rusaj komercistoj pozitive serĉas metodojn por vendi siajn komercaĵojn al Ĉinio. De post devaluto de Rublo rapide multiĝas la nombro de ĉinoj al Rusio por aĉeti laktaĵojn, sukeraĵojn, sukcenaĵojn, teleskopojn ktp. En la 1-a de septembro la ĉina retejo TMALL.com kiel detalisto de Rusio malfermis Flagŝipan Vendejon pri Fremdlandaj Komercaĵoj. Tie ĉinoj povas aĉeti rusajn marmeladojn, ĉokoladojn kaj aliajn manĝaĵojn. La alia detalisto de Rusio ABK planas enkonduki rusajn vestojn kaj donacojn 3-6 monatojn post sia ekfunkcio.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments