Ĉefpaĝo> Ĉinaj Rakontoj

Mi kaj Ĉinujo

| 2015-10-15
Bookmark and Share

Renato Corsetti

 


En la 89-a UK en Pekino s-ro Corsetti vizitis la ekspozicion pri ĉina kulturo. (Foto de Liao Wenjing el Ĉina Novaĵa Servo)
 

    Se mi pensas pri Ĉinujo, la unua frazo, kiu venas al mia menso, estas itala frap-frazo, kiun gejunuloj skribis kaj laŭte kriis dum politikaj kunvenoj: “La Cina e' vicina!” -- “Ĉinujo proksimas!”. Tio estis bela rimo kaj signifis, ke komunismo baldaŭ alvenos ankaŭ al Italujo. Temis, evidente, pri nerealigota espero de la tiama maldekstra junularo.

 

    Samtempe mi ne povas ne pensi pri la policisto, kiu vokis min al la policejo, ĉar li devis ĝisdatigi la sekretan informon pri mi, sed li ne sciis de kie preni informojn pri la evoluo de miaj politikaj ideoj: ĉu mi bonvolus helpi lin? La sekreta folio kun informoj pri mi estis farita de la centra policejo, ĉar mi estis abonanto de "El Popola Ĉinio", kaj en la 1970-aj jaroj tio estis signo pri potenciala danĝerulo, kiun la polico devis atenti.

 

    Poste dum multaj jaroj mi intertraktis kun fukciuloj de Ĉina Esperanto-Ligo. Temis pri amuza intertrakto, kiu suldiĝis ĉefe al mia naiveco. Mi pensis, ke Ĉina Esperanto-Ligo devus funkcii, kiel funkcias la itala aŭ aliaj okcidenteŭropaj landaj asocioj, kiuj ĉefe zorgas pri la bonfarto de la movado por Esperanto en sia lando. Estis tute vana korespondado, ĉar tiam mi ne sciis pri la fakto, ke Ĉina Esperanto-Ligo estas ĉefe per-esperanta organizaĵo, pagata de la ŝtato, kiu ĉefe postulas de ĝi, ke ĝi bone prezentu Ĉinujon al eksterlandanoj. Tion, cetere, ili faris kaj faras bonege. Kaj mi povas tion atesti kiel atenta leganto de iliaj materialoj, eĉ kiam temas pri multvolumaj libroj.

 

    Sed finfine en la 2000-aj jaroj prezentiĝis la ebleco veni al Ĉinujo kune kun Lee Chong-yeong por havi la unuajn kontaktojn por aranĝi Universalan Kongreson en Pekino. Tiam mi komprenis ĉion kaj restis vere mirigita pri la facileco, per kiu Ĉina Esperanto-Ligo povas aranĝi kontakton kun la vicministro pri eksterlandaj aferoj, parlamentanoj, kaj similaj. Io tia tute ne imageblas en Italujo aŭ Germanujo, kie Esperanto estas unu el la multaj privataj organizaĵoj en la lando, kiu subtenas sin mem iom malfacile sed havas neniun grandan konsideron en registaraj medioj.

 

    De tiam mi multe pli provis kontakti unuopajn esperantistojn en la provincoj de la 'meza lando', kiam temis pri agadoj nur-por-esperantaj.

 

    Kaj venis finfine la dua kongreso en Pekino. Impona, enorma, sukcesa. Sed tio, kio plej multe trafis min, estis la entuziasmo de la ĉinaj provincanoj, kiuj la unuan fojon renkontas esperantistojn. Mi aparte memoras kelkajn tibetanojn kaj kelkajn esperantistojn venintajn el Interna Mongolujo. Kaj mi ankaŭ memoras pri amaso da fotado tra la tuta semajno.

 

    Mi ankaŭ malkovris, ke ĉinaj manĝoj ne mortigas homojn, sed povas esti bongustaj. Vi devas scii, ke ĉiuj italoj, eble pro sia ĵusa kamparaneco, estas konvinkitaj pri tio, ke la solaj hom-taŭgaj manĝoj estas la italaj kaj prefere laŭ la kuirmaniero de la propra avino/patrino. La franca kuirarto (tion ŝatata en la mondo), la germanaj aŭ anglaj manĝoj estas io absolute nemanĝeblaj kaj klarigeblaj nur per la forta influo de barbaraj triboj en la antikveco en tiuj landoj.

 

    Tamen mia juĝo pri la ĉinaj manĝoj estis tre pli pozitivaj, kaj saman juĝon havas la nuntempaj italoj. Ĉinaj restoracioj estas la sola speco de fremdaj restoracioj, kiuj invadis Italujon. Vi trovas ilin ankaŭ en malgrandaj vilaĝoj.

 

    Do, en tiu kongreso, Ĉinujo iĝis pro mi io reala kaj ŝatata kaj potenciale riĉa je estonta evoluo.

 

    Al tio aldoniĝis ankaŭ familiaj efikoj. Mia edzino decidis lerni la ĉinan. Temis pri entrepreno sen estonteco, kiu daŭras ankoraŭ nun, sed sen grandaj rezultoj. Mia filo enamiĝis al Ĉinujo per instruado de Esperanto kaj de la angla en loka lernejo. Tuj, kiam li povis, li revenis al Ĉinujo por fini sian universitatan edukadon, kaj li ankoraŭ estas tie kaj restos tie. Mi povas komenci antaŭvidi ĉinajn genepojn.

 

    Sed, preter ĉi tiuj familiaj flankefikoj, Ĉinujo intertempe montris al la mondo sian tutan potencialon. Pro tio, okcidentanoj kaj usonanoj ne maltrafas okazon por fi-parolaĉi pri Ĉinujo, kiu jam endanĝerigas ilian komercon tra la mondo. Vi konas la refrenon (Mankas libereco de parolo, alivorte grandaj kapitalistoj ne povas fondi ĵurnalojn kaj televidajn staciojn, kiuj konvinku la popolon, ke oni devas havi pli malbonajn laborkondiĉojn kaj san-servojn. Mankas libereco de politika informado, alivorte homoj subaĉetataj de Usono ne rajtas fari grandajn politikajn agadojn kontraŭ la nuna registaro. Tibeto ne estas libera. Ĉu Suda Koreujo estas libera? Kaj tiel multe plie.)

 

    Mi persone esperas, ke la nova internacia ordo, al kiu oni venos en la estontaj tempoj ĉefe pro la ekesto de la nuna grandpotenca Ĉinujo, estos tre pli malcentra mondo, mondo kun pluraj centroj, el kiuj neniu estos la sola reganta, kiel okazis en la pasintaj jardekoj. Se tio okazos ankaŭ la lingva situacio estos alia. Ne plu nur la angla regos la mondon, sed pluraj lingvoj estos uzataj. Kial, ekzemple, la tiel nomataj landoj BRICS – Brazilo, Rusujo, Barato, Ĉinujo kaj Suda Afriko – devus uzi la anglan inter si?

 

    Eble en la nova ordo estos pli da ŝancoj por Esperanto, alivorte por justa solvo de la kultura samrajteco de la popoloj.

 

    Unu lasta memoraĵo, se vi ankoraŭ ne laciĝis: mi estos eterne danka al la ĉina eldonejo, kiu en la pasinteco eldonis multegajn malgrandajn libretojn por komencantoj kaj infanoj, kiujn mi uzis dum multegaj jaroj, kiam mi devis legi en Esperanto al miaj denaskaj filoj. Ankoraŭ nun laŭokaze mi uzas la libreton pri la aventuroj de Nasredin en Esperanto-kursoj.

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments