El Popola Ĉinio>头条新闻>

Nobel-premiito helpas ĉinajn malriĉulojn per 3 milionoj da juanoj

| 2015-10-15
Bookmark and Share


Muhammad Yunus prelegas en la Yunnan-a Normala Universitato.
 

    Posttagmeze de la 14-a de oktobro Muhammad Yunus, nobel-premiito pri paco, okazigis gazetaran konferencon en la Ĉina Universitato de Honkongo. La celo estis diskonigi Gramin-Planon en Hongkongo kaj per la plano helpi hongkongajn malriĉulojn akiri pli bonan vivon.

 

    Naskiĝinte en riĉa familio en la nuna Bangladeŝo en 1940, Yunus studis en Usono kaj akiris doktorecon pri ekonomiko. Reveninte al la hejmlando, li klopodis por helpi malriĉulojn per financaj rimedoj, vidinte la fakton de seriozaj malsatego kaj malriĉeco. Pro tio Yunus estas nomata "bankisto de malriĉuloj".

 

    En 2006 por laŭdi lian klopodon por antaŭenpuŝi la soci-ekonomian disvolviĝon de malsupre, oni donis la Nobel-premion pri Paco al Yunus kaj lia Gramin-Banko, kio signifas "vilaĝan bankon" en la bengala. Ankaŭ liaj koncernaj agadoj estas nomataj Gramin-Plano.

 

    Fakte, la plano estas praktikata en Ĉinio. Laŭ Gao Zhan, prezidanto de "Gramin-Ĉinio", oni jam investis 3 milionojn da juanoj por helpi malriĉulojn en Jiangsu-provinco. Yunus diris, ke la plano ankaŭ venos al Hongkongo, ĉar la lasta ja estas financa centro de la mondo, sed havas grandan diferencon inter la riĉaj kaj la malriĉaj, tiel ke multaj malriĉuloj bezonas helpon de "Gramin-Hongkongo".

 

    Gramin-Plano jam funkcias en pli ol cent landoj kaj regionoj. 16.5 miliardoj da usonaj dolaroj estas pruntedonitaj de Gramin-Banko. Krom atento al malriĉuloj, la plano helpas ankaŭ entreprenadon de junuloj.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments