El Popola Ĉinio>头条新闻>

La plej fruaj fosilioj de homoj trovitaj en Hunan de Ĉinio

| 2015-10-15
Bookmark and Share


47 fosilioj de homaj dentoj
 

    La 15-an de oktobro kelkaj esploristoj de la Ĉina Akademio de Sciencoj publikigis disertacion en la gazeto Naturo. La disertacio diras, ke en Dao-gubernio de Hunan-provinco oni trovis 47 fosiliojn de homaj dentoj kun trajtoj de modernuloj. Tio montras, ke la plej fruaj modernuloj aperis en la regiono antaŭ 80-120 mil jaroj.

 

    La esploro montras, ke la dentoj trovitaj en Dao-gubernio estas malpli grandaj ol tiuj trovitaj en la meza kaj lasta Plejstoceno en Eŭropo, Afriko kaj Azio. Tiuj dento-koronoj kaj dento-radikoj havas karakterizaĵojn de tipaj modernuloj. Rilata testo montras, ke tiuj fosilioj estis enterigitaj antaŭ 80-120 mil jaroj. Laŭ tio oni povas konstati, ke homoj kun formo de modernuloj aperis en suda Ĉinio almenaŭ antaŭ 80 mil jaroj.

 

    Wu Xiujie, respondeculo de la eltrova laboro, diris, ke estas tre malmultaj fosilioj de modernuloj en la lasta Plejstoceno antaŭ 45 mil jaroj bone konservitaj kaj trovitaj en Azio kaj en la regiono Pacifiko. La fosilioj de homoj kun karakterizaĵoj de modernuloj trovitaj en la kaverno Tianyuan en norda Ĉinio, tiuj en la kaverno Niah en suda Azio kaj tiuj en la lago Mungo en Aŭstralio havas la historion de 40-50 mil jaroj.

 

    Laŭ rilataj fosilioj, la plej fruaj modernuloj en okcidenta Azio kaj en Eŭropo aperis antaŭ 45-50 mil jaroj.

 

    Esploro pri la fosilioj de homoj trovitaj en Dao-gubernio montras, ke homoj kun formaj karakterizaĵoj de modernuloj en okcidenta Azio plifruiĝis ol tiuj en Eŭropo almenaŭ je 35-75 mil jaroj. Tiu esploro pruvis, ke la plej fruaj modernuloj aperis en suda Ĉinio. Tio estas nova rompo pri esploro de la origino de modernuloj kaj havas gravan signifon por esplori aperon de modernuloj en Eŭropo kaj Azio kaj ilian disvastiĝon.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments