El Popola Ĉinio>头条新闻>

Buckingham-palaco en Londono de Britio

| 2015-10-16
Bookmark and Share


La blua akceptohalo en Buckingham-palaco (fotita la 7-an de septembro 2015)
 
    Buckingham-palaco sidas en Londono, ĉefurbo de Britio. Ĝi estas unu el la malmultaj imperiestraj palacoj uzataj en la mondo. Post kelkaj tagoj ĝi akceptos gravajn gastojn el Ĉinio. Laŭ invito de la brita reĝino Elizabeth II, ĉina prezidanto Xi Jinping faros ŝtataferan viziton al Britio de la 19-a ĝis la 23-a de oktobro. Dum la vizito li renkontiĝos kun Elizabeth II en la palaco. 
 
    Buckingham-palaco en Westminster de Londono estas palaco kaj loĝejo de la reĝa familio de Britio. En la jaro 1703 ĝi portis la nomon Buckingham-domo pro sia konstruanto duko Buckingham. En la jaro 1761 la domo estis aĉetita de la reĝa familio de Britio. Post kelkfoja riparado ĝi fariĝis imperiestra palaco de Britio. Ekde la jaro 1837 reĝoj de Britio loĝas tie. La reĝino Victoria estis monarko, kiu la unua loĝis en la palaco.
1  2  3  4  5  6  >  


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments