El Popola Ĉinio>头条新闻>

Vizito de Xi Jinping al Britio malfermos oran epokon de la rilatoj inter Ĉinio kaj Britio

| 2015-10-16
Bookmark and Share

    De la 19a ĝis la 23a de oktobro ĉina prezidanto Xi Jinping faros ŝtatan viziton al Britio invitite de la brita reĝino Elizabeth II.

 

    Tio estos la unua ŝtata vizito de ĉina prezidanto al Britio de la lastaj dek jaroj, kaj havos historian signifon. Mediato diris, ke tio estas refoja grava diplomatia agado en la ŝlosila jaro de profundigo de reformado de Ĉinio kaj de la redaktado de la 13a kvin-jara plano, kaj montras ke Ĉinio sekvos la vojon de paca disvolvado kaj refomado.

 

    Kiujn punktojn de la vizito oni priatendas?

 

    Unue, la geedzoj Xi Jinping loĝos en la palaco Buckingham.

 

    Mediato raportis, ke dum la restado en Britio la geedzoj Xi loĝos en la palaco
Buckingham.

 

    La 20an de oktobro Elizabeth II aranĝos du bankedojn por Xi en la palaco Buckingham. Unu estos neoficiala tagmanĝo kaj la alia oficiala vesperbankedo. La tagmanĝo en la Blua Gastĉambro estos malgranda bankedo, kaj la vespera -- pli solena. Dume Elizabeth II kaj Xi faros parolojn.

 


Ene de la palaco Buckingham

 

    Due, Xi Jinping kaj David Cameron intervidiĝos en bieno.

 

    En la vilao Chequers de brita ĉefministro intervidiĝos Xi kaj Cameron, kaj tio estos la alia atendata punkto dum lia vizito.

 

    La vilao Chequers ĉe la piedo de la monto Chiltern, sudoriente de la urbeto Aylesbury estas je 60 kilometroj for de Londono. Konstruita en la 16a jarcento ĝi estas tudora bieno. Ekde 1921 ĝi servas kiel vilaĝa vilao por brita ĉefministro.

 

    Kutime brita ĉefministro akceptas eksterlandajn gvidantojn en la ĉefministra oficejo ĉe la n-ro 10 de la Strato Downing en Londono. Renkontiĝo en la vilaĝa vilao markas familian akcepton, kaj montras intimajn rilatojn inter la du landoj kaj tiujn inter iliaj gvidantoj.

 


La 25an de marto 2014 en Nederlando intervidiĝis ĉina prezidanto kaj brita ĉefministro.

 

    Trie, Xi Jinping ĉeestos vesperbankedon de financa urbestro kaj prelegos.

 

    La financa urbo de Londono en la areo de kvin kvadrataj kilometroj estas rigardata ekonomia koro de Britio. Dum sia vizito en Britio Xi ĉeestos vesperbankedon de financa urbestro kaj prelegos. Li eksplikos internajn kaj eksterlandajn politikojn de Ĉinio kaj montros direkton por plua ekonomia kaj komerca kunlaboro inter la du landoj kaj inter Ĉinio kaj Eŭropo.

 

    Nun la monda ekonomio reprosperiĝas malrapide. Ĉinio kaj Britio alfrontas novajn taskojn por reformado kaj disvolvado. Kiel la du landoj utiligas ekonomian interkompletigon, integras disvolvajn strategiojn kaj kreas novan situacion de la disvolvado en tiu ĉi fono?

 

    En la lasta marto Xi kaj Cameron okazigis duflankan interparolon ekster la pintkunveno pri nuklea sekureco en Hago, kaj venis en akordon pri nuklea elektropovo, fervojo de altrapida trajno, alttekniko kaj financo. En la pasinta pli ol unu jaro estis fruktodonaj la pragmataj kunlaboroj inter la du landoj.

 

    En la venontaj tagoj ni iros al Britio kun Xi.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments