El Popola Ĉinio>头条新闻>

Reliefo-muro en la universitato Nankai

| 2015-10-16
Bookmark and Share

    Antaŭ ne longe aperis en la Instituto de la Ĉinaj Lingvo kaj Kulturo de la universitato Nankai de Ĉinio kultura muro kun reliefoj sur ĝi. Tiu ĉi muro ricevis grandan laŭdon de ĉinaj instruistoj kaj studentoj, kaj tiun de alilandaj studentoj.

 


La reliefa muro trovita en la universitato Nankai

    La muro estas desegnita kaj kreita de studenta grupo de la universitato, kiu okupiĝas pri entreprenado. Ĝia estro Hu Lulu diris, ke se oni zorge esploras la muron, oni trovas, ke ĝi konsistas el du partoj, kiuj estas faritaj per kavigo aŭ tajlado. La unua malreliefigas ĉinajn ideogramojn, la dua ilin reliefigas, kaj kiel tuto simbolas la ekvilibron de Jin kaj Jang de la ĉina antikva Taoismo kaj kreas riĉan plurtavolan efekton.

 

    La grupo konsistas el 10 homoj kun la averaĝa aĝo de malpli ol 24 jaroj kaj venas el diversaj fakoj, inkluzive de arta dezajno, ĉina lingvo, komerco kaj fremdaj lingvoj. Laŭ Hu Lulu, ili multe penis por finpretigi la muron foruzante 3 monatojn por ĝin desegni.

 

    La Instituto de la Ĉinaj Lingvo kaj Kulturo okupiĝas pri la instruado de la ĉina lingvo al alilandanoj kaj ĝia esplorado. Tial ili uzis elementojn de la tradicia kulturo de Ĉinio kaj elektis kaligrafiaĵojn kaj gravuraĵojn por prezenti la specialajn mision kaj valoron de la instituto por diskonigi la ĉinan lingvon kaj la belecon de la ĉina kulturo.

 

    Hu Lulu diris: "Ni esperas, ke la muro estos ne nur dekoracio, sed ankaŭ 'pentraĵo' prezentanta la tradician kulturon de Ĉinio, por ke ĉinaj kaj alilandaj studentoj povu koni la historion de Ĉinio kaj ĝian tradician kulturon."

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments