El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio kaj Indonezio subskribis projekton de la Ĝakart-Bandung-a Fervojo por grandrapidaj trajnoj

| 2015-10-19
Bookmark and Share


Reprezentantoj de ĉinaj kaj indoneziaj entreprenoj en subskribo de la interkonsento en Ĝakarto la 16-an de oktobro

 

    La 16-an de oktobro en Ĝakarto de Indonezio, la indonezia kompanio PT Pillar Sinergi BUMN kaj la Ĉina Fervoja Korporacio subskribis interkonsenton pri konstruado kaj funkciigo de la Ĝakart-Bandung-a Fervojo por grandrapidaj trajnoj.

 


Xie Feng dum parolado en la subskriba ceremonio de la interkonsento

 

    La Ĝakart-Bandung-a Fervojo kun longeco de 150 kilometroj permesos al trajnoj veturi en la rapideco de 300 kilometroj hore. La fervojo estos ekkonstruita en novembro de 2015 kaj finkonstruita 3 jarojn poste. Tiam la tempo por vojaĝi inter la du urboj mallongiĝos de pli ol 3 horoj al 40 minutoj. La funkciado de la fervojo efike malpezigos la premon de trafiko inter Ĝakarto kaj Bandungo, akcelos ekspluaton de komerco laŭlonge de tiu fervoja linio kaj antaŭenpuŝos rapidan disvolvon de loka turismo.

 

    Sahala Lumban Gaol, prezidanto de la kompanio PT Pillar Sinergi BUMN, diris, ke la subskribo de la projekto de la fervojo malfermis novan paĝon de la konstruado de fervojoj en Indonezio.

 

    Xie Feng, ĉina ambasadoro en Indonezio, diris, ke ĉi-jare estas la 70-a datreveno de la fondiĝo de Indonezio kaj la 65-a datreveno de la starigo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Indonezio. La projekto de la Ĝakart-Bandung-a Fervojo prezentis grandan donacon por la disvolvo de la rilatoj inter la du landoj.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments