El Popola Ĉinio>头条新闻>

Brita ĉefministro Cameron: venos pli fortikaj rilatoj inter Ĉinio kaj Britio

| 2015-10-19
Bookmark and Share

    Laŭ la invito de brita reĝino Elizabeth II, ĉina prezidanto Xi Jinping faros viziton al Britio en la 19-a ĝis la 23-a de oktobro. Tio estas la unuafoja ŝtatafera vizito de ĉina prezidanto al Britio en la lastaj 10 jaroj. Brita ĉefministro David William Donald Cameron ricevis intervjuon pri la vizito de Xi Jinping.

 

 

    Cameron diris, ke li bonvenigas Xi Jinping fari viziton al Britio. Li sentas, ke la rilatoj inter Ĉinio kaj Britio eniris en sian "oran tempon", kaj la ŝtatafera vizito estos la plej bona ŝanco plibonigi la rilatojn inter la du landoj. Dume, li bonvenigas ĉinajn investantojn fari investojn al Britio kaj la lando daŭre subtenos la internaciiĝon de la ĉina valuto Renminbi.

 

 

    Cameron diris: "Mi opinias, ke por la rilatoj inter Ĉinio kaj Britio nun estas grava tempo. Nuntempe la rilatoj estas en bona periodo kiel en la 'ora tempo'. Komercado kreskas, investado kreskas, ankaŭ multiĝas interŝanĝoj de ordinaraj homoj -- nun sume 135 mil ĉinaj studentoj studas en Britio." Li diris, ke la ĉi-foja vizito de Xi Jinping al la lando helpos al la retrorigardo de la ĉi-flankaj interŝanĝoj inter la du landoj, kaj ke oni povas same utiligi la ŝancon diskuti internaciajn aferojn. "Tio estas la plej bona ŝanco plibonigi la rilatojn inter la du landoj, kaj tial mi tre ĝojas ke prezidanto Xi povas viziti mian landon."

 

 

    Petite de la intervjuanto resumi per unu vorto la rilatojn inter Ĉinio kaj Britio, Cameron fieris pro sia kreiva uzo de la esprimo "ora tempo": "Mi opinias, ke la esprimo 'ora' estis unue uzita de mi. Ĉar nun ni estas en grava tempopunkto, la diplomatiaj rilatoj bone fartas, ankaŭ la rilatoj de komercado kaj investado estas tiaj, kaj tre multas la kulturaj interŝanĝoj." Sed ĉifoje li ne uzis sian esprimon, kaj anstataŭe li elektis la vorton "ŝanco" . "Tio estas ŝanco por ĉinaj investantoj eniri en Brition, por la du landoj profiti unu de la alia, por britaj entreprenoj investi kaj kreski en Ĉinio kaj samtempe por la dulandaj studentoj kune studi en universitato -- ili povas lerni unu de la alia kaj do ankaŭ por ili tio estas granda ŝanco. Pro tio, mi preferas la vorton 'ŝanco'. Tuj venos pli fortikaj rilatoj inter Ĉinio kaj Britio"

 

    Fine Cameron diris, ke li certiĝas pri la sukceso de la vizito: "Ni atendas multon, kaj samtempe estas granda honoro por ni!"

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments