El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

La 23-a Internacia Esperanto-Semajno de la Kulturo kaj Turismo

| 2015-10-19
Bookmark and Share

de Liba Gabalda el Francio

 


Fotoj pri la 23-a Internacia Esperanto-Semajno de la Kulturo kaj Turismo

 

    La 23-a Internacia Esperanto-Semajno de la Kulturo kaj Turismo okazis de la 3-a ĝis la 11-a de oktobro 2015 en la ĉe-mara urbo Roses (hispane Rosas), kiu situas tute proksime al la franca landlimo. La urbo estas grava turisma kaj kultura centro kun hoteloj, plaĝoj kaj du havenoj. Unu utilas por la fiŝkaptado kaj alia por la plezuro, kaj en kanaloj navigas privataj ŝipoj. En Roses troviĝas ankaŭ pluraj antikvaj konstruaĵoj, inter kiuj estas unika historia citadelo.

 

    En la evento partoprenis 98 esperantistoj el 13 landoj. Ni loĝis en komforta tristela hotelo "Sant Marco", kie ni bone manĝis kaj ĉiuvespere eblis danci ĝis la noktomezo. Por niaj ĉiutagaj aktivaĵoj ni havis je dispono grandan salonon. En la inaŭguro ni havis la plezuron bonvenigi la urbestrinon de Roses, s-ino Montse Mindam. Ŝi adresis al ni agrablajn vortojn kaj bondeziris sukcesan Esperanto-Semajnon. Ŝi ankaŭ menciis, ke en la fora pasinteco en la urbo jam ekzistis esperantista grupo.

 

    Dum la semajno okazis pluraj interesaj prelegoj, debatoj kaj diskutoj. Kun Dalia Pileckiene el Litovio ni lernis kiel mastrumi nian tempon. Alian tagon ni alfrontis iom komplikan temon, kiun ni devis solvi el psikologia vidpunkto. Ges-roj Perla Martinelli kaj Giorgio Silfer el Svislando prezentis la libron Historio de la Esperanta Literaturo. Giorgio verkis ĝin kune kun Carlo Minnaja. Interesatoj povis aĉeti ĝin surloke. Ilia alia prelego temis pri ENA (Esperanta Natur-Amikaro). Ni akiris informojn pri ilia laboro kaj pri la estontaj planoj. Marcel Delforge el Belgio parolis pri la historio de Neŭtrala Moresnet, kie estis fondita kaj iom da tempo ekzistis Esperanto-Amikejo. Ges-roj Buŝs el Latvio prezentis verkojn de la latva poeto Imants Ziedonis. Prelego de Luis Serrano estis titolita: Ĉu malaperos nia planedo Tero? Tio estas pripensenda temo...

 

    Vespere ni ĝuis du interkonatiĝojn kun vino kaj dolĉaĵoj. Bonan etoson kreis la folklora grupo "Montjuic", kiu ĝojigis nin per belaj kantoj "Habaneras". Ne mankis nia ŝatata "cremat" -- bruligita rumo kun aldonaj spicaĵoj. Unu vespero estis dediĉita al opero. Laŭ propono de Maria Ferigle ni spektis sur ekrano operon de la itala komponisto Giacomo Puccini: Madame Butterfly.

 

    La premio "Ada Sikorska" estis atribuita al la pola blinda poetino kaj prozverkistino Halina Kuropatnicka-Salamon pro ŝia meritplena poresperanta laboro. La prestiĝan premion oni jam pli frue sendis al ŝi okaze de festa renkontiĝo. S-ino Halina estis tre kortuŝita kaj sendis dankleteron al s-ro Luis Serrano.

 

    Kiel jam konate s-ino Rodica Todor el Rumanio ĉiam proponas interesan instruprogramon. Ĉi-foje sub ŝia gvido ni debatis pri strategioj de komunikado en homaj interrilatoj. Ni laboris en grupoj kaj alfrontis diversajn temojn. Ekzemple, konfliktoj inter generacioj, diversaj grupoj, asocioj ktp. Aktuala situacio pri enmigrintoj ankaŭ estis traktita. La temoj estis tre vastaj kaj ni vigle diskutis, donis niajn opiniojn, analizis kaj provis trovi pozitivaĵojn en diversaj situacioj. Aparte ŝi organizis paroligan kurson por komencantoj.

 

    Okazis ankaŭ ekskursoj. Dum la duontaga ekskurso ni vizitis urbeton L' Escala, kie ni en fabriko vidis prilaboradon de anĉovoj. Poste ni gustumis ilin. Kompreneble, ne mankis aĉeteblo. En la urbo Roses ni vizitis lokan muzeon kaj citadelon de la 17-a jarcento kun grekaj kaj romiaj restaĵoj.

 

    La tuttaga ekskurso gvidis nin al la proksima urbo Figueres. Unue ni vizitis la kastelon Ferran kaj poste la muzeon de la fama pentristo Salvador Dalí. Posttagmeze ni daŭrigis nian busvojaĝon ĝis la urbeto Banyoles. Tie ni restis dum kelkaj horoj ĉe la lago. Eblis ŝippromeni sur ĝi aŭ uzi turisman trajneton por traveturado de la urbo. Iuj tutsimple piedpromenis laŭ la bordo de la lago. Post agrabla kafumado kaj biertrinkado ni revenis kontentaj al Roses.

 

    En la lasta vespero Luis Serrano lanĉis debaton pri funkciado de la Semajno. Partoprenantoj estis plejparte kontentaj. Nur la alveno al Roses estis ĉi-foje iom pli komplika ol kutime pro neekzisto de trajno ĝis tie. Ni promesis veni denove venontjare. Tiam Luis, la ĉeforganizanto, festos sian 90-jariĝon. Do, ni deziras al li kuraĝon kaj sukceson!!!

 

Redaktoro: Wang Lihua

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments