El Popola Ĉinio>头条新闻>

Kvar vortoj helpas kompreni viziton de prezidanto Xi al Britio

| 2015-10-19
Bookmark and Share

 

    De la 19a ĝis la 23a de oktobro ĉina prezidanto Xi Jinping faras ŝtatan viziton al Britio invitite de la brita reĝino Elizabeth II. Tio estas la unua ŝtata vizito de ĉina prezidanto al Britio de dek jaroj kaj refoja grava diplomatia agado de Ĉinio al Eŭropo. Kiel oni interpretas la okazon de la vizito? Kiajn rezultojn la du flankoj atingos? Kian signalon la du flankoj komunikos al la mondo? Ni komprenigas al vi kvar ŝlosilajn vortojn pri la vizito de ĉina prezidanto Xi al Britio.

 

    Komenco

 

    Tiu ĉi jaro estas la komenco de la dua jardeko de la ampleksa strategia partnereco inter Ĉinio kaj Britio. La ĉina-britaj rilatoj tendencas al kontinua disvolviĝo kaj alfrontas novan kaj gravan ŝancon de disvolvado. Altnivelaj interŝanĝoj inter la du landoj oftas kaj mekanismo de diversaj kunlaboraj dialogoj bone iras. Vasta kunlaboro disvolviĝas en la kampoj de komerco, investo, financo, kulturo kaj interhomaj interŝanĝoj.

 

    Tiu ĉi jaro ne nur estas ŝlosila por profundigo de la ampleksa strategia partnereco inter Ĉinio kaj Britio, sed ankaŭ la lasta jaro de la 12a Kvin-jara Plano por Nacia Ekonomio kaj Socia Disvolvado, kaj la historia punkto de preparo por la 13a Kvin-jara Plano. La vizito de Xi al Britio eligas la signalon, ke Ĉinio daŭre profundigos reformadon kaj sekvos la vojon de paca disvolvado.

 

    "Ora epoko"

 

    En marto Britio membriĝis al la Azia Infrastruktura Investo-Banko. Ĉinio kaj Britio delonge subtenis bonan komunikadon pri internaciaj kaj regionaj aferoj, kaj ludis konstrueman rolon por efike batali kontraŭ la epidemio de Ebola en Okcident-Afriko kaj solvi la nuklean demandon de Irano kaj la demandon de Suda Sudano. La brita registaro kelkfoje asertis, ke por ĝi la disvolviĝo de Ĉinio estas ŝanco anstataŭ defio. En majo David Cameron estis reelektita kiel brita ĉefministro, kaj li esperis, ke ora epoko de la rilatoj inter Britio kaj Ĉinio estos malfermita en la venontaj kvin jaroj.

 

    Laŭ la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, Britio estas permanenta membro de la Sekureca Konsilio de UN kaj granda lando de EU, kaj la rilatoj inter Ĉinio kaj Britio jam transpaŝis la duflankan amplekson kaj havas strategian signifon kaj tutmondan influon.

 

    Nova mejloŝtono

 

    Oficialulo el la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris, ke dum sia restado en Londono Xi ĉeestos aranĝojn de la brita reĝino Elizabeth II, inkluzive de bonveniga ceremonio, revuo de la reĝfamilia gvardio, neformala tagmanĝo kaj formala vesperbankedo. Xi ankaŭ interparolos kun brita ĉefministro David Cameron, renkontiĝos kun gvidantoj de la opozicioj kaj la parlamento. Li prelegos al parlamento kaj vesperbankedo de la financa urbestro de Londono.

 

    "La reĝa familio de Britio akceptas nur du ŝtatajn vizitojn ĉiujare. Britio arde atendas la viziton de Xi," diris Ruan Zongze, vicprezidanto de la Ĉina Instituto de Internaciaj Studoj. Li aldonis, ke la vizito plialtigos la pozicion kaj rolon de Ĉinio kaj Britio en iliaj propraj strategioj pri eksterlandaj aferoj.

 

    Balasto

 

    Fronte al la tutmonda ekonomia malvigleco, Ĉinio meritas esti grava motoro de la monda ekonomio. La ĉina iniciato pri konstruado de la Ekonomia Zono laŭ la Silka Vojo kaj la Mara Silkvojo en la 21a Jarcento, kaj la Azia Infrastruktura Investo-Banko establita sub la propono de Ĉinio, servas kiel novaj platformoj por la duflanka kunlaboro inter Ĉinio kaj Britio.

 

    Britio jam fariĝis la dua granda komerca partnero de Ĉinio en la Eŭropa Unio anstataŭ Nederlando tuj post Germanio. Pli ol 500 ĉinaj entreprenoj estas establitaj en Britio. En la lastaj jaroj la duflanka komerco inter Ĉinio kaj Britio rapide disvolviĝis. La ekonomia ligiteco kiel grava forto akcelas disvolvadon de la ĉina-britaj interrilatoj kaj estas ties balasto.

 

    Dum la vizito de ĉina prezidanto Xi al Britio, la du landoj subskribos serion da interkonsentoj de kunlaboro inter registaroj, inter financaj institucioj kaj inter entreprenoj en financo, bienaĵa merkato, energio, medicino kaj aŭtofabrikado.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments