El Popola Ĉinio>头条新闻>

La 6-a Xiangshan-a Forumo celas helpi la konstruadon de paco

| 2015-10-19
Bookmark and Share


En la forumo

 

    La 18-an de oktobro en la Nacia Konferenca Centro en Pekino fermiĝis la 6-a Xiangshan-a Forumo, kiun ĉeestis nacidefendaj delegitoj el 49 landoj, delegitoj de 5 internaciaj organizoj kaj 356 fakuloj kaj politikistoj. Ili varme diskutis pri kunlaboro en la kampo de sekureco en la azi-pacifika reigono. Ĉi-jare pligrandiĝis la nombro de partoprenantoj kaj plialtiĝis ilia nivelo kompare kun la pasinta jaro. Samtempe la forumo komencas havi pli grandan influon, altiras pli da atento de la tuta mondo kaj jam fariĝis fama internacia areno por dialogoj pri sekureco.

 


Wu Jianmin en prezido de la forumo

    Wu Jianmin, altranga oficisito de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj de Ĉinio, diris en sia konkluda parolado, ke la forumo akiris grandan sukceson, atinginte 3 komunajn vidpunktojn: unue, pri tio, ke ĉiu lando ĉefe kunlaboru anstataŭ kontraŭi unu al la alia, por konservi pacon en Azi-Pacifiko; due, oni solvu malkonsentojn per interparoloj anstataŭ konfliktoj; trie, malkonsentoj ne devas malhelpi kunlaboron, ĉar por realigi stabilan situacion de sekureco necesas komunaj diskutoj, konstruado kaj kunhavigoj.

 


La komandanto de la armitaj fortoj de Malajzio en parolado

    Laŭ la organizantoj la forumo ĉiam strebas al la konstruado de la komunumo de la komuna sorto en Azi-Pacifiko, atentas la komunajn profitojn por malpli da suspekto kaj pli da interfido, kaj por pli profunda amikeco inter nacidefendaj departementoj, celante kontribui saĝon kaj forton al la paco kaj stabileco de la regiono kaj al tiuj de la tuta mondo.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments