El Popola Ĉinio>头条新闻>

Xi Jinping komencis sian ŝtataferan viziton al Britio

| 2015-10-20
Bookmark and Share


La 19-an de oktobro ĉina prezidanto Xi Jinping atingis Londonon kaj komencis sian ŝtataferan viziton en la lando. Li kaj lia edzino Peng Liyuan estis bonvenigitaj de Vicgrafo Hood, reprezentanto de la brita reĝino, kaj Philip Hammond, brita ministro pri eksterlandaj aferoj.

 

    La 19-an de oktobro ĉina prezidanto Xi Jinping atingis Londonon de Britio kaj komencis sian ŝtataferan viziton al la lando.

 

    Akompanate de sia edzino Peng Liyuan, Xi Jinping atingis la Heathrow-an Flughavenon je la 8-a horo vespere laŭ la loka tempo. Ili estis bonvenigitaj de Vicgrafo Hood, reprezentanto de la brita reĝino, kaj Philip Hammond, brita ministro pri eksterlandaj aferoj. Britaj junuloj prezentis florojn al la geedzoj Xi Jinping.

 

    Tio estas la unua ŝtatafera vizito de ĉina ŝtatestro al Britio dum la lastaj 10 jaroj. Londono estas la unua stacio de la vizito de Xi en Britio. Poste li veturos al Manĉestro.

 

    Dum la vizito Xi Jinping renkontiĝos kun la brita reĝino, interparolos kun brita ĉefministro David Cameron, intervidiĝos kun gvidantoj de brita opozicio kaj faros prelegojn. Li ĉeestos ĉ. 20 publikajn aranĝojn kaj vizitos projektojn pri scienca esploro kaj pri komerco. Inter la akompanantoj de Xi Jinping estas ĉinaj entreprenistoj el financo, investo, nukleo, aŭto, konstruado de bazaj instalaĵoj, komunikado, kulturo kaj tiuj el aliaj kampoj.

 

    Diversaj flankoj de Britio ellasis pozitivajn signalojn pri la vizito de Xi al Britio. La 16-an de oktobro en la oficiala Twitter de la brita reĝino "rare" aperis 4 informoj pri amikaj kontaktoj de Ĉinio kaj Britio, inkluzive de la vizito de reĝino Elizabeth II al Ĉinio en la jaro 1986, la vizito de ĉina eksprezidanto Hu Jintao al Britio en la jaro 2005 kaj la vizito de princo William al Ĉinio en la jaro 2015.

 

    Hugo Swire, brita ministro de la oficejo pri eksterlandaj kaj ŝtataj aferoj, diris en la gazetara konferenco okazinta en la 19-a de oktobro, ke la vizito de Xi Jinping intimigos la partnerajn rilatojn inter Britio kaj Ĉinio kaj antaŭenpuŝos la rilatojn de la du flankoj senĉese disvolvi al pozitiva direkto.

 

    Diris Stephen Perry, prezidanto de la 48-grupa klubo de Britio, kiu multfoje vizitis Ĉinion, ke la kunlaboro de Britio kaj Ĉinio havas vastan kampon. En la estonteco krom la ĉefa kunlaboro en la financa kampo, la konstruado de la "Unu Zono kaj Unu Vojo" liveros grandan ŝancon por kunlaboro de la du landoj. Li kredas, ke pli malferma kaj disvolva Azio kreos ŝancon por prospero de la du landoj kaj tiu de la mondo.

 

    Diris Leszek Borysiewicz, direktoro de la Universitato de Kembriĝo, ke Britio atendas viziton de ĉina prezidanto Xi. Li diris ankaŭ: "La vizito plue akcelos interŝanĝojn de Ĉinio kaj Britio en kulturo kaj eduko."

 

    Diris Richard Leese, prezidanto de parlamento de la urbo Manĉestro: "La vizito de prezidanto Xi al Manĉestro donos al ni grandan honoron. Nuntempe nemalmultaj ĉinaj kompanioj faras investadon en Manĉestro. Ni kredas, ke la vizito de Xi certe intimigos la amikajn rilatojn inter Manĉestro kaj Ĉinio, utilos al reciprokaj kunlaboroj kaj komuna prospero."

 

    2015 estas la komenca jaro de la duaj 10 jaroj de la ĉiuflankaj strategiaj partneraj rilatoj inter Ĉinio kaj Britio, estas ankaŭ la 40-a datreveno de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Britio. La kunlaboroj de la du landoj en pli vasta kampo, pli alta nivelo kaj pli profunda tavolo estas dezirataj de la du popoloj kaj popoloj de aliaj landoj.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments