El Popola Ĉinio>头条新闻>

Dezajna konkurso de lernejanaj uniformoj en Kantono

| 2015-10-20
Bookmark and Share

 

    Ĉu vere ĉinaj lernejanaj uniformoj estas tiom malbelaj? Eble ne. Posttagmeze de la 18-a de oktobro okazis en Kantono la finalo de la 2-a dezajna konkurso de lernejanaj uniformoj organizita de la kantona eduka buroo. La dezajnoj gajnintaj en la konkurso povas esti liveritaj al kantonaj element- kaj mez-lernejanoj en la estonteco.

 

 

    En la konkurso oni prezentis unikajn dezajnojn, ekzemple malgranda kostumo kun brita stilo, studenta vesto kun ĉina karakterizo; tradicia ĉinstila vesto de kongfu-o; tre avangarda vesto kun fluoreska koloro kaj aliaj desegnoj inspiritaj de bombako, speciala floro en Kantono, kaj de orela domo, speciala konstruaĵo en sudorienta parto de Ĉinio.

 

    Ekde la komenco de junio de la kuranta jaro, la sekretariejo de la konkurso ricevis multajn verkojn senditajn de ĉiuj anguloj de Ĉinio. Ĝis tagmezo de la pasinta tago, 180 mil hom-fojoj partoprenis la voĉdonon por elekti taŭgajn uniformojn.

 

    La juĝistaro de la konkurso komentis, ke estis diversaj dezajnoj kun novigaj stiloj, brilaj koloroj kaj moda sento. Ili ŝanĝis la nunan situacion, ke lernejana uniformo devas esti sporta vesto. Multaj dezajnoj prezentas elementojn de Kantono, montrante, ke lernejanaj uniformoj povas reprezenti kulturan karakterizon kaj belecon. Tio ludas pozitivan rolon por altigi la nivelon de la dezajno de lernejanaj uniformoj en Kantono.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments