El Popola Ĉinio>头条新闻>

Inaŭguriĝis la 10-a Ĉina Jingdezhen-a Internacia Foiro de Ceramikaĵoj

| 2015-10-20
Bookmark and Share


Aminda ceramikaĵo eksponata en Jingdezhen
  
 

Amindaj ceramikaĵoj eksponataj en Jingdezhen

 

    De la 18-a ĝis la 22-a de oktobro daŭras la Ekspozicio de Modernaj Ceramikaĵoj sub la 10-a Ĉina Jingdezhen-a Internacia Foiro de Ceramikaĵoj. La eksponaĵoj en- kaj eksterlandaj kun moderneco kaj bizareco alportas vidajn spertojn tute novajn al la spektantoj.

 

 


Bruligi la fajron de la forno kiel refunkciiga ceremonio

 

    La 19-an de oktobro, kiel grava programero de la foiro, en Jingdezhen okazis ceremonio por refunkciigi Zhen-bakfornon konstruitan en la dinastio Qing (1644-1911). La forno estas unu el la du tradiciaj grandaj lignaj fornoj ĝis nun konservataj, kaj ĝi reprezentas la plej altan nivelon de la konstru-arto de fornoj kaj bak-arton de porcelanaĵoj. Nun ĝi funkcias en la folklora eksponejo de la urbo.

 


Eksponaĵoj en la nova zono por metiarto
 

 


 

    La urbo Jingdezhen estas renoma kiel "porcelana urbo". Ĝiaj produktaĵoj famas internacie pro siaj apartaj stiloj kaj estas laŭdataj pro siaj karakterizaĵoj "blankaj kiel jado, brilaj kiel spegulo, delikataj kiel papero kaj sonoraj kiel antikva frap-instrumento". Por ke la tradicia metiarto estu heredata, kreivplena kaj disvolvanta grandskale kaj regione, la urbo kunigis resursojn kaj faris serion da favoraj politikoj. Tio altiris multajn metiartajn markojn el iliaj respektivaj metiejoj en novan produktan zonon, kiu lastatempe estis malfermita. La zono funkcias kiel metiejo de ceramikaĵoj, kiu kunfandas produktadon, eksponadon, negocadon kaj turismadon.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments