El Popola Ĉinio>头条新闻>

Tutlanda semajno de la agado de amasa entreprenado kaj novigo

| 2015-10-20
Bookmark and Share


En ĉefkunvenejo en Pekino Li Keqiang interparolas kun roboto esplorita kaj disvolvita de la kompanio Baidu. (fotita de Huang Jingwen el la Xinhua-a Novaĵ-Agentejo)
 
    La 19an de oktobro inaŭguriĝis la tutlanda semajno de la agado de amasa entreprenado kaj novigo. Krom la ĉefkunvenejo en Pekino, la semajno okazas ankaŭ en aliaj sep urboj. La temo por la semajno estas entreprenado kaj novigo -- kuniĝo de novaj movfortoj por disvolvado. Ĉina ĉefministro Li Keqiang ĉeestis la inaŭguron en la ĉefkunvenejo, kaj inspektis la ekspozicion.
 


Modelo de argila figuro de soldato ellaborita per tri-dimensia printilo en subkunvenejo en Xi'an 
 
    En la ĉefkunvenejo troviĝis tri-dimensia printilo kun la pezo de ĉirkaŭ 3 000 kg kaj lasera aparato de pli ol 2 000 vattoj. Apude estis printitaj pecoj en diversaj grandecoj kaj formoj, interalie la plej okulfrapa estis tri-metro-alta aĵo aplikita por flugilo de la aviadilo C919 farita de Ĉinio mem.
 


En subkunvenejo en Wuhan senpilota aviadilo altiras vizitantojn.
 
    En la ĉefkunvenejo de la semajno ĉe Zhongguancun ĉefministro Li Keqiang instigis junulojn novigi kaj entrepreni. Li diris, ke malgraŭ la malvigleco de la monda ekonomio kaj fluktuo de la financa merkato, en la antaŭaj tri trimestroj de la kuranta jaro la ĉina ekonomio kreskis per 6,9% kaj la dungiĝo estis relative sufiĉa danke al la grava rolo de la agado "entreprenado kaj novigo". 
 


En subkunvenejo en Hefei debutas telekomanda roboto por volanludo (fotita de Zhang Duan el la Xinhua-a Novaĵ-Agentejo) 
 
    Aprobite de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio, estis komencita ĉi-jare la tutlanda semajno de la agado de amasa entreprenado kaj novigo, por antaŭenpuŝi efektivigon de la strategio "novigo akcelas disvolvadon", montri atingojn de entreprenado kaj novigo kaj liveri platformon por integriĝo de ĉefaj faktoroj de entreprenado kaj novigo.
 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments