El Popola Ĉinio>头条新闻>

Xi Jinping: pluraj "unuaj" por la ĉina-britaj interrilatoj

| 2015-10-21
Bookmark and Share

 

    La 20an de oktobro laŭ la loka tempo ĉina prezidanto Xi Jinping prelegis al la brita parlamento. Li emfazis, ke Ĉinio kaj Britio devas plifortigi interŝanĝojn kaj lerni unu de la alia, akceli interkomprenon, reciprokan subtenon kaj amikecon inter la du popoloj, kaj altigi la duflankan kunlaboron al nova nivelo.

 

    Xi diris: "En la unua tago de mia vizito en Britio, mi profunde perceptis la viglecon de la rilatoj inter Ĉinio kaj Britio kaj profundan amikecon inter la du popoloj. Tial mi arde atendas, ke mia vizito puŝos la ĉina-britajn amikajn interrilatojn al nova etaĝo."

 

    Xi atentigis, ke Britio estas la unua lando, kiu serĉis la sistemon de reprezentado. En Ĉinio estis delonge eldonita la koncepto pri bazo de la popolo kaj leĝo. Nun Ĉinio antaŭenpuŝas ampleksan jurŝtatan konstruadon, sorbante la esencon el ĉinaj leĝoj kaj tirante profiton el fremdlandaj leĝoj kun la celo akceli konstruadon de jurŝtata sistemo de la socialismo kun ĉinaj trajtoj, antaŭenpuŝi sciencan leĝfaron kaj justan justicon por ke ĉiuj estu egalaj antaŭ leĝoj. Rilate al tiu flanko justicoj de la du landoj devas pliigi interŝanĝojn.

 

    Xi emfazis, ke Ĉinio kaj Britio troviĝas respektive en Azio kaj Eŭropo, tamen delonge la du landoj altiras unu la alian. De post la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko estis registritaj pluraj "unuaj" por la rilatoj inter la du landoj. Britio estis la unua okcidenta lando, kiu agnoskis novan Ĉinion, kaj la unua membroŝtato de Eŭropa Unio, kiu starigis ampleksan strategian partnerecon kun Ĉinio. Britio estas la plej granda eksterlanda negoc-centro de juano krom Hongkongo kaj estas la unua membroŝtato de EU, kiu altiras plej multajn ĉinajn studentojn kaj havas plej multajn konfuceajn institutojn. Krome, ĝi estas la unua okcidenta lando, kiu emisiis fiskan obligacion de juano, kaj unu el la okcidentaj landoj, kiuj plej frue aliĝis al la Azia Infrastruktura Invest-Banko. Pro forta ligiteco, la du landoj fariĝis komunumo de interesoj. La disvolviĝo de ĉina-britaj interrilatoj estas bazita sur interkompreno, reciproka subteno kaj amikeco inter la du popoloj. Paco, disvolvado kaj kunlaboro karakterizas la nunan epokon. Estas konvene, ke en tiu granda epoko la du landoj kune antaŭenmarŝu man-en-mane ekde la nova deirpunkto de la ampleksa strategia partnereco.

 

    Xi akcentis, ke Ŝekspiro diris, ke ĉiu pasinteco estas prologo. La brita parlamento ludas pli kaj pli gravan rolon en antaŭenigo de interŝanĝoj en diversaj kampoj de la du landoj kaj disvolvado de la rilatoj inter la du flankoj. Li esperis, ke ĉiuj parlamentanoj paŝos al alta loko por rigardi malproksimen, kaj rolos plu kiel aktivaj akcelantoj de la ĉina-britaj interrilatoj, kontribuantoj al la ĉina-brita amikeco, subtenantoj de la ĉina-brita kunlaboro, kaj pavimos la vojon de kompreno kaj starigos ponton de kunlaboro por pli vasta kaj pli brila estonteco de la ĉina-britaj interrilatoj.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments