El Popola Ĉinio>头条新闻>

Altiris 300 mil ŝatantojn bildoj pri la Tero fotitaj el la ekstera spaco

| 2015-10-21
Bookmark and Share

    Laŭ la usona amaskomunikilo Huffington Post, lastatempe kanada astronaŭto Chris Hadfield publikigis sian novan libron Vi estas ĉi tie: 92 minutoj ĉirkaŭ la terglobo, en kiu li kolektis 150 fotojn pri la Tero, faritaj de la spacstacio. De la tria fojo kiam li iris en la eksteran spacon en la 21-a de decembro, 2012, li ĉiam publikigis bildojn sur Twitter, por prezenti la belecon de la Tero rigardata de la ekstera spaco, altirante preskaŭ 300 mil ŝatantojn.

 

    En suna vetero, astronomo en internacia spacstacio povas vidi la pejzaĝon de Havano en Kubo ĝis Vaŝingtono.

 

    Detrojto en Usono (dekstre) kaj Windsor en Kanado (maldekstre) estas disigita nur per unu rivero.

 

    Jen okulo de dezerto, trovita en Maŭritanio en la sudokcidenta parto de la dezerto Saharo. Ĝi estas ankaŭ nomata Richat-strukturo, kaj klare videblas de la ekstera spaco. Antaŭe oni pensis, ke ĝi estis kratero, sed oni ne trovis sufiĉe da pruvoj pri tio. Nun oni ĝenerale konsideras, ke tio estis kaŭzita de altiĝo kaj erozio de geologia strukturo.

 

    Perereira Barreto en Brazilo havas distancon de 400 mejloj norde de San-Paŭlo. La blua belto en la foto estas la rivero Rio Tietê.

 

    Ĉe la marbordo de San-Francisko, Usono, multaj domoj estas konstruitaj sur iama rubodeponejo, al kiu miksiĝis amaso da ŝtonetoj kaj sablo. Okaze de granda tertremo, en tiaj lokoj povos facile okazi grundlikviĝo, tiel ke la tero fariĝos forte skuata likvaĵo, kaj eble eĉ tute disverŝita.

 

    Venecio, urbo en la nordorienta parto de Italio, konsistas el insuloj, kiuj estas disigitaj per riveroj kaj ligitaj per pontoj.

 

    Rigardate de la ekstera spaco, la montaro Himalajo ŝajnas brunaj faldoj. Tie troviĝas la plej alta monto de la mondo: Everesto/Ĉomolungmo.

 

    La granda Sala Lago en Usono estas riĉa je salo, kaj oni povas ekstrakti el ĝi diversajn mineralojn. Ĝi estas la plej ŝatata loko de diversaj algoj, salaj artemioj kaj birdoj.

 

    Nuboj tordiĝantaj en la ĉielo super Arica, urbo en Ĉilio, estas ofte videbla tie pro oceanaj fluoj kaj forta vento.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments