El Popola Ĉinio>头条新闻>

Britio plifaciligos vizopetadon de ĉinoj

| 2015-10-22
Bookmark and Share

 

    "Estos pli facile peti vizon de Britio!" Laŭ la informo publikigita en la 21-a de oktobro sur la mikroblogo de la brita ambasadorejo en Ĉinio, ekde januaro 2016, ĉinaj vizitantoj al Britio povos havi novan multfojan vizon kun la valideco de 2 jaroj. Kaj ne grandiĝos la elspezo por petado. Tiu informo estis anoncita de brita ĉefministro David Cameron, kaj celas plibonigi la vizopetan proceduron de ĉinoj. La nuna vizo validas nur 6 monatojn. Plie, la brita registaro planas doni vizon kun 10-jara valideco. La brita ambasadorejo liveros al 50 ĉinaj urboj servon por kolekti hejme fingropremaĵojn necesan por vizopetado.

 

    Lastjare, la brita registaro elspezis 1.6 milionojn da pundoj por kolekti ĉinlingvajn nomojn de famaj lokoj en Britio. Ĉi-jare, la registaro uzis 1.3 milionojn da pundoj por inviti ĉinajn turistojn al Britio kunhavigi siajn fotojn pri vojaĝoj en la lando. Pro tiuj sukcesaj aktivadoj, en la pasintaj 5 jaroj ĉinoj elspezis 497.5 milionojn da pundoj en Britio.

 

    La brita novaĵ-agentejo Reuters komentis, ke nun ĉina prezidanto Xi Jinping vizitas Brition, kaj la ĉi-foja ŝanĝo de la vizopeta proceduro per pli simplaj formalaĵoj kaj pli malgranda kosto altiros pli multajn ĉinojn vojaĝi al Britio. Multe da britaj amaskomunikiloj opinias, ke la nova proceduro multigos la enspezon de konsumo kaj antaŭenpuŝos la disvolvon de la ekonomio de Britio.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments