S52- Pekina-Tokia Forumo>

Opinio-sondado pri ĉina-japanaj rilatoj

| 2015-10-22
Bookmark and Share

 

    La 22an de oktobro en Pekino estis publikigita la rezulto de opinio-sondado pri ĉina-japanaj rilatoj por la 11a Pekina-Tokia Forumo kunaranĝita de la Ĉina Internacia Eldona Grupo kaj la japana neregistara organizo NPO. La opinio-sondado estis plenumita samtempe en Ĉinio kaj Japanio inter la fino de aŭgusto kaj la fino de septembro. 1,570 civitanoj kaj 400 elitoj el dek ĉinaj urboj kaj 1,000 civitanoj kaj 627 elitoj el Japanio plenumis la opinio-sondadon.

 

    La opinio-sondado montras, ke ĉinoj kaj japanoj havas diverĝojn pri teritorio, historio kaj aliaj sentemaj temoj, tamen la plejparto de ili konsentis pri la koncepto de paco, kunlaboro kaj disvolvado, esperante, ke paca kunekzisto kaj kuna disvolvado estos la ĉefa tono.

 

    1. Kreskis la procento de respondintoj kun la opinio, ke estas gravaj la rilatoj inter Japanio kaj Ĉinio. La procento de ĉinaj respondintoj, kiuj pensas, ke la ĉina-japanaj rilatoj estas "gravaj" (inkluzive de "sufiĉe gravaj", sama por la jena), kreskis de 65% lastjare ĝis 70,1%, kaj tio estis la unua rekresko en kvin jaroj. La procento de japanaj respondintoj, kiuj pensas, ke la japana-ĉinaj rilatoj estas "gravaj", kreskis de 70,6% ĝis 74,4%.

 

    2. Fido pri pliboniĝo de la ĉina-japanaj rilatoj denove leviĝis. Altiĝis la procento de ĉinoj, kiuj opinias, ke la interrilatoj pliboniĝis, kaj tiuj kun la opinio, ke la interrilatoj malboniĝis (inkluzive de "relative malboniĝis", sama por la jena), reduktiĝis de 49,8% lastjare ĝis 41,1%. La procento de japanaj respondintoj al la demando pri malboniĝo de la interrilatoj reduktiĝis de 36,8% ĝis 24,7%, kaj la procento de respondintoj al la demando pri pliboniĝo de interrilatoj altiĝis de 8% ĝis 12,7%.

 

    3. Respondintoj havas pli bonan impreson pri la alia. La procento de ĉinoj, kiuj havas malbonan impreson pri Japanio (inkluzive de "relative malbona", sama por la jena), malpliiĝis de 86,8% lastjare ĝis 78,3%, kaj la procento de tiuj, kiuj havas bonan impreson pri Japanio, pliiĝas de 11,3% lastjare ĝis 21,4%. La procento de japanoj, kiuj havas malbonan impreson pri Ĉinio, iomete malpliiĝis de 93% lastjare ĝis 88,8%.

 

    4. Fortiĝis la deziro pri neregistaraj interŝanĝoj inter la du landoj. La procento de ĉinaj respondintoj, kiuj volas viziti Japanion, pliiĝis de 22,5% ĝis 35,7%. La procento de tiuj, kiuj ne volas viziti Japanion, malpliiĝis de 72,6% ĝis 63,2%. Dum la procento de japanaj respondintoj, kiuj volas viziti Ĉinion, pliiĝis de 29,6% ĝis 32,9%. La procento de tiuj, kiuj ne volas viziti Ĉinion, malpliiĝis de 70,4% ĝis 67%.

 

    5. Pli da homoj deziras pacon kaj regionan kunlaboron inter la du landoj. Paco, kunlaboro kaj disvolvado estas la valoroj pri regiona kunlaboro, gravigitaj de la dulandaj respondintoj. 59,6% da ĉinaj respondintoj kaj 72% da japanaj respondintoj pensis, ke paco estas la plej grava valoro, kaj sekvas kunlabora disvolvado, agnoskita de 39,6% da ĉinaj respondintoj kaj 41,6% da japanaj respondintoj.

 

    6. Restas rimarkindaj la sentemaj temoj pri teritorio kaj historio. Rilate al la "ĉefa demando retenanta disvolvadon de la dulandaj rilatoj", oni plej maltrankviliĝas pri la teritoria disputo, per 66,4% da jesoj el ĉinaj respondintoj kaj 56% el japanaj respondintoj. En la lasta jaro la dua demando, kiu maltrankviligas japanojn, estis tiu pri historio, kaj ĉi-jare ĝi estis anstataŭigita per la demando pri politika interfido de la ĉina kaj japana registaroj.

 

    Kiel grava parto de la Pekina-Tokia Forumo opinio-sondado pri la ĉina-japanaj rilatoj estas plenumita ekde 2005. Ĝi ne nur estas unu el la gravaj vojoj por reflekti la popolan opinion de la du landoj kaj akceli interkompreniĝon, sed ankaŭ liveras gravan publikan parametron kaj diskutajn temojn por la forumo.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments