El Popola Ĉinio>头条新闻>

Xi Jinping ĉeestis inaŭguron de la jarkunveno de Konfuceaj Institutoj kaj Konfuceaj Klasĉambroj en Britio

| 2015-10-23
Bookmark and Share

    La 22an de oktobro ĉina prezidanto Xi Jinping ĉeestis la inaŭguron de la jarkunveno de la Konfuceaj Institutoj kaj Konfuceaj Klasĉambroj en Britio.

 


La 22an de oktobro ĉina prezidanto Xi Jinping ĉeestis la inaŭguron de la jarkunveno de la Konfuceaj Institutoj kaj Konfuceaj Klasĉambroj en Britio. Xi Jinping kaj Andrew senvualigis la ŝildon de la Konfucea Klasĉambro en la mezlernejo Hautlieu, la mila konfucea klasĉambro en la mondo. (fotita de Pang Xinglei de la Xinhua-a Novaĵ-Agentejo)

 

    En akompano de brita princo Andrew Xi vizitis ekspozicion de atingoj de konfuceaj institutoj kaj konfuceaj klasĉambroj en Britio, kaj spektis la prezentadojn de la studentoj. La kanto Dankema Koro kaj la poemo Memore al Jiao Yulu gajnis aplaŭdojn de la spektantoj.

 

 

    Xi Jinping emfazis, ke lingvo estas la plej bona ŝlosilo kompreni iun landon kaj la Konfucea Instituto estas la plej grava platformo por koni Ĉinion. Kiel fenestro kaj ponto por lingvaj kaj kulturaj interŝanĝoj, la konfuceaj institutoj kaj konfuceaj klasĉambroj ludis pozitivan rolon por lernado de la ĉina lingvo kaj kompreno de la ĉina kulturo en diversaj landoj, kaj faris gravajn kontribuojn por interhomaj interŝanĝoj inter Ĉinio kaj aliaj landoj kaj akceli disvolvadon de buntaj mondaj civilizacioj.

 

    Xi diris, ke en la lastaj jaroj la konfuceaj institutoj rapide disvolviĝis en Britio. Nun en Britio estas 29 konfuceaj institutoj kaj 126 konfuceaj klasĉambroj, kaj la nombro estas rekorda en Eŭropo. La atingo de la institutoj estas la mikrokosmo de la kulturaj interŝanĝoj inter Ĉinio kaj Britio. La kvintesencoj de la dulandaj kulturoj estigas mirindan "kemian reakcion" al pensmaniero kaj vivmaniero de la du popoloj.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments