El Popola Ĉinio>头条新闻>

Peng Liyuan vizitis la Reĝan Kolegion de Muziko en Londono

| 2015-10-23
Bookmark and Share

    Matene de la 22-a de oktobro laŭ la loka tempo, Peng Liyuan, edzino de ĉina prezidanto Xi Jinping, vizitis la Reĝan Kolegion de Muziko en Londono.

 


Peng Liyuan dum spekto de prezentado de studento (Foto de Xie Huanchi, raportisto de la Xinhua-a Novaĵ-Agentejo)

 

    Kiam Peng Liyuan atingis la kolegion, ŝin akceptis prezidanto de la direkcio de la kolegio, direktoro de la kolegio kaj aliaj britaj amikoj. Akompanate de la direktoro, Peng Liyuan spektis brilan prezentadon de voĉaj muzikaĵoj kaj instrumentaj muzikaĵoj fare de premiitaj studentoj kaj eksstudentoj, vizitis muzeon de muzikiloj, skriptojn de Mozart, Chopin kaj aliaj muzikaj majstroj kolektitajn en la kolegia biblioteko, kaj interparolis kun instruistoj kaj studentoj de la kolegio.

 


Peng Liyuan dum vizito de muzika skripto (Foto de Xie Huanchi, raportisto de la Xinhua-a Novaĵ-Agentejo)
 


Peng Liyuan dum interparolo kun studentoj (Foto de Xie Huanchi, raportisto de la Xinhua-a Novaĵ-Agentejo) 
 

Peng Liyuan dum spekto de prezentado de studento (Foto de Xie Huanchi, raportisto de la Xinhua-a Novaĵ-Agentejo)
 
    Peng Liyuan diris, ke muziko, kiel nobla formo de arto, superis la limon de lando, nacio, historio kaj kulturo. La Reĝa Kolegio de Muziko kulturis multe da mondnivelaj artistoj. Ankaŭ Ĉinio havas nemalmultajn muzikaĵojn fame konatajn en la mondo. Ŝi esperas, ke la Reĝa Kolegio de Muziko oftigos interŝanĝojn kun ĉinaj institutoj de muziko kaj faros kontribuon por akceli kunlaborojn inter Ĉinio kaj Britio en eduko kaj arto.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments