El Popola Ĉinio>头条新闻>

Restaĵoj de la pilotoj de "la aerlinio trans la kamelĝibo" lasitaj en Ĉinio estis donitaj al Usono

| 2015-10-23
Bookmark and Share

    Lastatempe oni trovis parton de la kadavro-restaĵoj de la pilotoj de "la aerlinio kamelĝibo" lasitaj ĉe la glaĉero Ruoguo en Nyingchi, Tibeto de Ĉinio. La 22-an de oktobro okazis ceremonio por transdoni la restaĵojn en la muzeo Jianchuan, la provinco Sichuan, en kiu la ĉina reprezentanto donis la restaĵojn al la usona flanko.

 


En la transdona ceremonio

 

    Okaze de la 70-jara jubileo de la venko de la Rezistmilito de la Ĉina Popolo kontraŭ la Agresado de Japanio kaj tiu de la venko de la Monda Kontraŭfaŝisma Milito, de junio ĝis aŭgusto de la kuranta jaro la supre menciita muzeo organizis serĉteamon kun aliaj organizoj, iris al Tibeto kaj trovis ĉe la glaĉero la restaĵojn kiuj apartenas al la transporta aviadilo C-87 kun la numero 41-24688. Oni transportis la restaĵojn de la aviadilo al la muzeo kaj eksponas ilin en la tiea ĉambro pri la Usona Volontula Grupo.

 


La usona reprezentanto kapklinante silentas por funebri pri la forpasintaj armeanoj.

 

    "La aerlinio trans la kamelĝibo" estas fama aera trairejo dum la Dua Mondmilito. La aliancaj landoj malfermis ĝin por transporti materialojn de nordorienta Hindio al Yunnan en sudokcidenta Ĉinio, trans la orienta parto de la montaro Himalajo, al kiu referencas la vorto "kamelĝibo". Ĝi estas la aerlinio plej longdaŭra, malfacila kaj danĝero-plena en la milita aertransporta historio de la mondo. Antaŭ pli ol 70 jaroj la ĉinaj kaj usonaj pilotoj transportis laŭ la aerlinio 850 mil tunojn da materialoj, 563 usonaj aviadiloj falis aŭ perdiĝis kaj 1 579 ĉinaj kaj usonaj pilotoj perdis sian vivon.

 

    Raymond Greene, usona ĝenerala konsulo en Chengdu, ĉefurbo de la provinvo Sichuan, diris, ke en Usono estas speciala organizo por enketi pri koncernaj kadavro-restaĵoj kaj rekoni la identecon de kadavroj. Li diris: "Antaŭe oni trovis restaĵojn de pluraj usonaj armeanoj en tiu ĉi regiono, do ni devas fari komparon de ĉiuj unuopaj restaĵoj. Kiam la identeco de la kadavroj estos certigita, ni tuj sciigos familianojn de tiuj soldatoj por ke ili povu ricevi la restaĵojn." "Ni dankas Ĉinion pro la granda subtenado al la serĉado de kadavroj de usonaj armeanoj. La laboro daŭros en la estonteco."

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments