El Popola Ĉinio>头条新闻>

Refoje renkontiĝis Xi Jinping kaj David Cameron

| 2015-10-23
Bookmark and Share

    La 22an de oktobro en la kampara vilao de brita ĉefministro en Chequers refoje renkontiĝis ĉina prezidanto Xi Jinping kaj brita ĉefministro David Cameron.

 


Xi trinkas bieron en loka bufedejo en akompano de Cameron post la renkontiĝo.

 

    La du gvidantoj interparolis dum kvar horoj kaj duono, kaj interŝanĝis opiniojn pri ŝtatregado, rilatoj inter Ĉinio kaj Britio kaj internacia situacio.

 

    Xi emfazis, ke la ĉina popolo penas atingi la "du centjarajn" celojn, kaj deziras plifortigi la reciprokprofitan kunlaboron kun aliaj landoj, inkluzive de Britio, por kunaj disvolvado kaj prospero. Xi diris, ke Ĉinio ellaboras la 13an Kvinjaran Planon. Dum tiu periodo la disvolvado de Ĉinio kreos pli favorajn kondiĉojn, pli vastan merkaton kaj pli diversajn komercajn ŝancojn por la partopreno de aliaj landoj en la disvolvado de Ĉinio. Ĉinio volas plifortigi interŝanĝojn kaj kunlaboron kun Britio en reformado kaj novigo, jurŝtata konstruado kaj kontraŭkorupta batalo.

 

    Cameron diris, ke Britio kaj Ĉinio estas grandaj civilizacioj, kaj ambaŭ devas pli bone kompreni kaj respekti unu la alian pri respektivaj opinioj, kaj subteni unu la alian en disvolvado. La du landoj povas kompletigi unu la alian ekonomie. Britio volas efektivigi reciprokan profiton kaj komunan gajnon per pligrandigo de kunlaboro kun Ĉinio. La vizito de Xi en Britio estas sukcesa kaj altigas la dulandajn rilatojn al pli nova nivelo. Konstruado de la tutmonda ampleksa strategia partnereco inter Britio kaj Ĉinio en la 21a jarcento konformas al interesoj de la du flankoj kaj estas kungajna decido. La du flankoj devas efektivigi rezultojn de la vizito de prezidanto Xi.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments