El Popola Ĉinio>头条新闻>

Okazonta la 11-a Pekina-Tokia Forumo

| 2015-10-23
Bookmark and Share

    La 24-25-an de oktobro en la Ĉina Monda Hotelo de Pekino okazos la 11-a Pekina-Tokia Forumo kune aranĝita de la Ĉina Internacia Eldona Grupo kaj la japana neregistara organizo NPO.

 

    La ĉi-foja forumo havas la temon "Malfaciloj kaj agoj: kiel disvolvi longtempe sanajn kaj stabilajn rilatojn inter Ĉinio kaj Japanio -- la estonteco de la Orienta Azio kaj la rolo, kiun Ĉinio kaj Japanio devas ludi". Pli ol 500 gastoj el politika, ekonomia, scienca, amaskomunikila kaj aliaj rondoj de Ĉinio kaj Japanio diskutos pri dulandaj politiko, diplomatio, ekonomio, komerco, sekureco, kulturo, mediprotekto, turismo kaj pri regionaj kunlaboroj dum la kvin sub-forumoj pri duflankaj politiko kaj diplomatio, ekonomio kaj komerco, amaskomunikilo kaj kulturo, sekureco kaj pri specialaj temoj.

 

    Jiang Jianguo, vicestro de la Departemento pri Informado de la Centra Komitato de KPĈ kaj direktoro de la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio, kaj Fukuda Yasuo, eksĉefministro de Japanio, ĉeestos la inaŭguron de la forumo kaj faros ĉeftemajn prelegojn.

 

    Zhou Mingwei, prezidanto de la Ĉina Internacia Eldona Grupo, kaj Akashi Yasushi, prezidanto de la Internacia Domo de Japanio kaj eksa vicĝenerala sekretario de UN, faros parolojn en la inaŭguro de la forumo respektive en la nomo de la ĉina organizanto de la forumo kaj en tiu de la japana.

 

    De post sia lanĉiĝo en la jaro 2005 la Pekina-Tokia Forumo ĉiam persistas en antaŭenpuŝo de interŝanĝoj kaj interkomprenoj inter Ĉinio kaj Japanio kaj en akcelo de longtempe stabila kaj sana disvolvado de la interrilatoj de la du landoj. Post penado de 10 jaroj la forumo jam fariĝis unu el la platformoj por altrangaj publikaj interŝanĝoj inter Ĉinio kaj Japanio.

 

    Ekde la ĉi-foja forumo la Pekina-Tokia Forumo marŝos al la disvolva periodo de la duaj 10 jaroj. Kompare kun la antaŭaj forumoj la ĉi-foja forumo pliigos prelegon dum tagmanĝado kaj dialogon inter ĉinaj kaj japanaj gastoj kaj junaj studentoj. Ili multigos al la Pekina-Tokia Forumo brilajn punktojn kun valoroj kaj efikoj.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments