El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ma Yun kiel speciala ekonomia konsilanto de brita ĉefministro

| 2015-10-23
Bookmark and Share

 

    Lastatempe proparolanto de brita ĉefministro David Cameron deklaris, ke oni invitis Ma Yun (Jack Ma), prezidanto de Alibaba-Grupo, labori kiel speciala konsilanto de la ĉefministro pri ekonomio. Ma Yun estas la sola ĉina entreprenisto invitita al tiu posteno tra la tuta historio kaj Alibaba fariĝis la nura interreta kompanio elektita en la listo de konsilantoj.

 

    Laŭ raporto, posttagmeze de la 19-a de oktobro, en la ĉefministra domo ĉe la strato Downing Cameron okazigis kunvenon de entreprenistoj el pli ol cent britaj altteknologiaj kompanioj, kiuj venas el la kampoj de interreto, investado, telekomunikado kaj komerco.

 

    Kial Cameron invitis Ma Yun al tiu posteno? Laŭ li, Alibaba estas la plej brila entrepreno en la 21-a jarcento. Ĝi venas el la nova mondo, la nova ekonomio, kaj kiel ponto nepre helpos malgrandajn kompaniojn de Britio eniri Ĉinion.

 

    La nomita speciala konsilanto pri ekonomio respondecas liveri strategian konsiladon al la brita ĉefministro kaj doni proponojn pri ekonomiaj problemoj en nuna Britio. Ankaŭ britaj ministroj ĉeestos la diskutadon. Ĝis julio de la kuranta jaro, jam estis 19 membroj en la grupo de konsilantoj de Cameron, en kiu la plej grandan parton konsistigas pintaj entreprenoj en Britio, ekzemple prezidantoj de la Brita Petrolo kaj Rolls-Royce. La konsilantoj ne ricevas salajron.

 

    Cameron invitis la ĉinan entrepreniston en la sama tago de la vizito de Xi Jinping por esprimi amikecon al Ĉinio. Tio montras, ke Britio alte atentas la ĉinan merkaton, kiu havas pli kaj pli grandan progreson. Britio estas optimisma pri la aktiveco kaj potencialo de la ĉina ekonomio, kaj volas per la helpo de Ĉinio disvolvi sian ekonomion.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments