Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Amuza Vivo> Turismo

Bela somero de malsekejo sur la insulo Heixiazi

| 2015-10-26
Bookmark and Share

    En someromezo blankaj nuboj ŝvebas en la lazura ĉielo super la provinco Heilongjiang kaj smeraldas tieaj riveroj. Raportistoj kaj fotistoj de la Verda Periodaĵo de Ĉinio venis al la insulo Heixiazi, kiu sidas en malsupra baseno de la rivero Heilong (Nigra Drago) en la plej ekstrema nordoriento de la teritorio de Ĉinio. La celo estas vizito al tieaj insul-arbaraj malsekejoj en ĝia bela periodo.

 

    La vojo estas borderita de senlimaj herbejoj kaj malsekejoj. Kio plej altiras min estas vicoj kaj aroj da insul-arbaroj kreskantaj aŭ ĉe randoj de marĉejoj aŭ sur herbejoj. Insul-arbaroj konsistas el ĉefaj originalaj ekologiaj specioj sur la insulo, kiaj kverko, ulmo, tremolo, juglando kaj lespedezo.Tiuj insul-arbaraj plantoj sur stepoj probable estis mergitaj de la leviĝinta akvo de la rivero Wusuli kaj formis malsekejojn sur stepoj post reduktiĝo de la akvo. Insul-arbaroj preferas vivi en areo abunda de akvo. Sub la gvido de lokanoj, mi vidis pikdraton trans aroj da marĉejoj kaj inter vicoj da densaj insul-arbaroj. Jen la landlimo nove determinita inter Ĉinio kaj Rusio sur la insulo Heixiazi en ekstrema Oriento de Ĉinio.

 

    Nia aŭto veturis sur simpla vojo el sabla grundo. Momenton poste, ni atingis parkon de malsekejoj -- relative koncentrita areo de insul-arbaroj sur la insulo Heixiazi, t. e. marĉejoj estas ĉirkaŭitaj de insul-arbaroj, ponto etendiĝas super la kvieta lago kaj insul-arbaroj kunligiĝas aron post aro borde de marĉejoj.

 

    Adiaŭinte la parkon de malsekejoj sur la insulo, ni iris al ties orienta parto por viziti la lokon, kie okazis ceremonio de la landlim-determino inter Ĉinio kaj Rusio sur la insulo. Mi rimarkis ke evidente maldensas insul-arbaroj laŭvoje.

 

    Nia aŭto venis al la bordo de la rivero Heilong, kie prosperas insul-arbaroj. La plej altaj arboj tie altas je 3-4 metroj kaj la plej malaltaj -- je ĉ. 2 metroj. Mi informiĝis el raporto pri resursoj de la insulo, ke sur tiu areo de pli ol 300 kvadrataj kilometroj troviĝas sennombraj marĉejoj de tia speco.

 

    Konsiderante protekton kaj konservon de la originala ekologio de la loko, oni elbakis specialan planon por la loka ekspluatado laŭ sciencaj manieroj. Kaj vojoj ĉirkaŭ la insulo kaj turismejoj por la estonteco estas fore de loĝlokoj de birdoj, grandareaj marĉejoj kaj insul-arbaraj malsekejoj. La norda parto de la insulo sub la suvereneco de Ĉinio ĝis nun estas ankoraŭ senhoma. Espereble, tie restos ĉiam kvietaj arbaroj kaj herbejoj kiel paradizo por birdoj...

 

(el www.greentimes.com)

Redaktoro: Wang Lihua

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments