El Popola Ĉinio>头条新闻>

Vojaĝo de amikeco -- vizito de Xi Jinping al Usono kaj ĉeesto al pintkunvenoj de UN por la 70a datreveno de UN

| 2015-10-26
Bookmark and Share

 

    Invitite de usona prezidento Barack Obama ĉina prezidanto Xi Jinping faris ŝtatan viziton al Usono inter la 22a kaj 25a de septembro kaj ĉeestis la pintkunvenojn por la 70a datreveno de starigo de UN en Nov-jorko.

 

    Tio estis historia vizito por komenci novan vojaĝon de la ĉina diplomatio kun ĉinaj trajtoj. Ĉe la ŝlosila punkto de disvolviĝo de Ĉinio kaj ŝanĝiĝo de la mondo, Xi montris la decidon de Ĉinio sekvi la vojon de paca disvolvado kaj reformado, kaj reasertis la longtempan celon konstrui novtipajn rilatojn de grandaj landoj inter Ĉinio kaj Usono, kaj eksplikis la evoluan direkton de kunlaboro kaj kungajno en internaciaj rilatoj.

 

    Eksa usona ŝtatsekretario Henry Kissinger diris, ke tiu vizito estas grava paŝo por komenci tutmondan penadon, altigi la usona-ĉinajn rilatojn de solvado de konkretaj problemoj ĝis starigo de nova internacia ordo, kaj tio akcelos pacon de la mondo kaj progreson de la homaro.

 

    Vojaĝo de amikeco

 

    "La celo de mia vizito al Usono estas intimigi la amikecon inter la du popoloj, vastigi pragmatan kunlaboron en diversaj kampoj, akceli konstruadon de novtipaj rilatoj de grandaj landoj inter Ĉinio kaj Usono," diris Xi, kiam li atingis Seatlon. "Amikeco" estis metita sur la unua loko.

 

    Sur podio Xi manpremis kun d-ro Kissinger, en aviadila kajuto Xi intime parolis kun laborantoj de la kompanio Boeing, en mezlernejo Xi facile interagis kun lernantoj, en bonveniga ceremonio ĉe la Blanka Domo Xi rememoris pri la amikeco kun amikoj en Iovao... Dum la vizito en Usono Xi vaste kontaktis usonanojn kaj profundigis radikon de la ĉina-usona amikeco. Pro tio en la usona socio estiĝis nova tajdo de komunikado inter la ĉina kaj usona popoloj. John. W. Bruns, ĝenerala direktoro de Boeing en Ĉinio, havis fortan impreson pri sincereco de Xi, kaj la fondinto de Facebook Mark Zuckerberg rigardis sian renkontiĝon kun Xi kiel "gravan personan mejloŝtonon".

 

    Amikeco estas grava. Sur la scenejo de UN ankaŭ brilas la amikeco inter Ĉinio kaj aliaj landoj. Estas neforgeseble, ke ekster la kunvenejo dekoj da fremdlandaj gvidantoj laŭvice premis la manon al Xi. Estas kortuŝe, ke post la prelego de Xi ĝenerala sekretario de UN kaj aliaj fremdlandaj gvidantoj manpremis kun Xi por gratulo. Ekster multflankaj aktivaĵoj Xi ankaŭ renkontiĝis kun ŝtatgvidantoj de Bangladeŝo, Niĝerio, Sieraleono, Grekio kaj aliaj landoj. Ili memoris pri la pasinteco kaj planis komunan disvolvon en la estonteco. Sieraleona prezidento Ernest Bai Koroma diris, ke la sieraleona popolo ricevis tujan subtenon de la ĉinaj registaro kaj popolo dum la batalo kontraŭ Ebola, kaj tio montris la sieraleona-ĉinan amikecon, ke la du landoj ĉiam dividas feliĉon kaj malfeliĉon.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments