S52- Pekina-Tokia Forumo>

La 11-a Pekina-Tokia Forumo (I): Por krei la etoson favoran al la pliboniĝo de la ĉin-japanaj rilatoj

| 2015-10-26
Bookmark and Share

de Han Xin kaj USUI Hiroyuki

 


Jiang Jianguo
 

Fukuda Yasuo
 


Zhou Mingwei
 

Akashi Yasushi
 
    Ĉinio kaj Japanio estas gravaj najbaroj en orienta Azio. Malgraŭ tio, dum la lastaj jaroj la ĉin-japanaj rilatoj travivis la plej malfacilan tempon depost la stariĝo de la diplomatiaj rilatoj inter la du landoj en 1972. Nun aperas signoj de pliboniĝo, sed ankoraŭ la rilatoj estas fragilaj, tiel ke necesas daŭre strebi por la kreo de la etoso favora al ilia pliboniĝo aparte sur la neregistara, popola nivelo. La pli bonaj rilatoj inter Ĉinio kaj Japanio utilos ne nur al tiuj du landoj mem, sed ankaŭ al la tuta Azio kaj la tuta mondo.

 

    Jen resume la konscio, kiu ŝvebis en la salonoj dum la 11-a Pekina-Tokia Forumo okazinta de la 23-a ĝis la 25-an de oktobro, en la Ĉina Monda Hotelo en Pekino. La forumon organizis la Ĉina Internacia Eldona Grupo (al kiu parenteze apartenas El Popola Ĉinio) kaj la japana ne-registara organizo NPO Genron. Pli ol 500 personoj de diversaj rondoj de Ĉinio kaj Japanio ĉeestis la dutagan aranĝon. La temo de la forumo ĉi-jare tekstis: "Malfacilaĵoj kaj rimedoj: kiel eblas longtempe disvolvi la sanajn kaj stabilajn ĉina-japanajn rilatojn – la estonteco de orienta Azio kaj la ludendaj roloj de Ĉinio kaj Japanio".

 

    Jiang: "Paco kaj disvolviĝo" kiel la ĉefa melodio de la nuntempo

 

    Antaŭtagmeze de la 24-a, okazis la inaŭguro, kiun ĉeestis i.a. Jiang Jianguo, vicestro de la Departemento pri Informado de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj direktoro de la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio, kaj Fukuda Yasuo, eksa ĉefministro de Japanio. Ili ambaŭ faris temprelegojn.

 

    En sia prelego Jiang Jianguo atentigis, ke paco kaj disvolviĝo estas la ĉefa melodio de la epoko, kaj ke ankaŭ la ĉin-japanaj rilatoj devas sekvi tiun tendencon. Li emfazis la neceson zorge trakti delikatajn problemojn kiel tiuj pri la historio aŭ pri la teritorio, kaj aktive antaŭenigi dulandajn kunlaborojn pri la mediprotektado, maljuniĝo de la loĝantaro, internacia kontraŭterorismo kaj aliaj. Li ankaŭ rimarkigis la gravecon de ne-registaraj intersanĝoj inter la du landoj kaj aparte tiun de amaskomunikiloj kaj de cerbaro.

 

    Fukuda: "Por montri la irendan vojon de Azio al la mondo"

 

    Lin sekvis kiel tempreleganto Fukuda Yasuo, kiu esprimis sian zorgon, ke politike daŭras la nenormala situacio por la ĉin-japanaj rilatoj malgraŭ pli vastiĝo de la interŝanĝoj inter la du landoj. Li akcentis, ke nun ne estas tempo por la dua kaj tria plej grandaj ekonomiaj entoj de la mondo kvereli inter si. Anstataŭe ili devus montri al la tuta mondo la irendan vojon de Azio kaj kunlabore alfronti la problemojn de la tuta homaro, li substrekis. Li diris, ke li pledas por la plibonigo de la dulandaj rilatoj ne nur por Ĉinio kaj Japanio mem sed ankaŭ por la monda paco.

 

    La inaŭguron alparolis ankaŭ Zhou Mingwei, prezidanto de la Ĉina Internacia Eldona Grupo, kaj Akashi Yasushi, prezidanto de la Internacia Domo de Japanio kaj eksa vicĝenerala sekretario de UN, reprezentante respektive la ĉin- kaj japan-flankan organizantojn. En siaj paroladoj ili ambaŭ pledis por la kreo de la etoso favora al la plibonigo de la ĉina-japanaj rilatoj, kaj tiu ĉi sama ideo estis esprimita ankaŭ de diversaj aliaj partoprenantoj.

 

    Dum la inaŭguro salutis ankaŭ Zhao Qicheng, eksa direktoro de la komisiono pri eksteraj aferoj de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco kaj de la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio, kaj Kitera Masato, la japana ambasadoro en Ĉinio.

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments