El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Belartaj Konkursoj de UEA en 2016

| 2015-10-26
Bookmark and Share

 

    La gvida Esperanta artkonkurso, la Belartaj Konkursoj de UEA, invitas partoprenantojn por la 67-a fojo. La rezultojn oni anoncos en la 101-a Universala Kongreso en Nitro. Partopreno estas libera al ĉiuj kaj ne ligita al aliĝo al la UK. La konkursaĵoj devas esti neniam antaŭe publikigitaj en ajna formo, escepte de la branĉo Infanlibro de la Jaro. Oni rajtas sendi maksimume tri konkursaĵojn por sama branĉo. Validas krome jenaj kondiĉoj:

 

    Poezio: maksimuma longo ne fiksita;

 

    Prozo: maksimuma longo 200 x 65 karaktroj (kvino da paĝoj);

 

    Teatraĵoj: maksimuma longo ne fiksita;

 

    Eseo: teme ligita kun Esperanto aŭ kun la kongresa temo, proksimuma longo 400 x 65 karaktroj (deko da paĝoj); la unua premio nomiĝas Premio Luigi Minnaja;

 

    Infanlibro de la Jaro: originala aŭ tradukita libro por infanoj presforme aperinta en 2015. Unu premio.

 

    Ĉiujn konkursaĵojn -- en unu ekzemplero, escepte de tiuj por la branĉo Infanlibro -- oni sendu al Belartaj Konkursoj de UEA, ĉe Michela Lipari, prefere retpoŝte al la adreso: michela.lipari@tiscali.it; aŭ se ne eble, papere al la adreso: viale Giulio Cesare 223, IT-00192 Roma, Italio, indikante la elektitan pseŭdonimon por gardi la anonimecon de la aŭtoro. Por la branĉo Infanlibro oni sendu unu ekzempleron de la koncerna libro al la adreso de Michela Lipari kaj tri ekzemplerojn al Ionel Oneț, Centra Oficejo de UEA, Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando.

 

    Premioj: unua premio € 260, dua premio € 182, tria premio € 104; Nova Talento € 182; Infanlibro de la Jaro € 546.

 

    Detala regularo troviĝas en la retejo de UEA.

 

(el Gazetaraj Komunikoj de UEA)

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments