El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

30-jara jubileo de la Tianjin-a Esperanto-Asocio

| 2015-10-27
Bookmark and Share
 
    La 25-a de oktobro estis malvarma tago kun nuba vetero. Tiu tago tamen estis speciala por la Tianjin-a Esperanto-Asocio (TEA). Matene, trajne veturinte al Tianjin, mi kun miaj kolegoj kaj aliaj E-amikoj, sentis la varmecon de la organizantoj kaj ĉiuj ĉeestantoj de la celebrado de la 30-jara jublieo de TEA, kiun prezidis Cao Baozhu, ĝenerala sekretario de TEA. Post la prezento de la gastoj, Cao elstarigis ĉiujn kaj oni kune kantis La Espero.

 


Han Zuwu faras raporton.
 


Ĉeestantoj de la kunveno

    Han Zuwu, honora prezidanto de TEA, faris raporton pri laboroj de TEA en la pasintaj 30 jaroj. Kun la titolo Rememore pri 30 jaroj de TEA, la raporto estis riĉa je pensoj en diversaj flankoj. Li menciis la gravecon de la lingva nivelo de Esperanto kaj ĝia uzado, kiam oni esperante parolas. Tial TEA devas fari klopodon en la lernado de Esperanto kaj altiri pli multajn junulojn, kiuj estas la futuro de la asocio. Oni devas bone utiligi la junan forton por propserigi esperantan karieron, esplori novan aplikan kampon de la lingvo kaj ĉiumaniere ĝin diskonigi.

 


S-ro Gao Chengyuan faras prelegon pri la lernado de Esperanto.
 


S-ino Yu Jianchao prelegas kun la titolo Legado, sumoo kaj Esperanto.
 


Lisha rakontas pri sia vizito al Pollando.

 

    Fondita en marto1985, TEA konstruis amikajn rilatojn kun Kobeo de Japanio kaj Inĉono de la Korea Respubliko. Ĝi malfermis kelkajn esperantajn kursojn en lernejoj altaj, mezaj kaj elementaj. TEA tenas bonajn kontaktojn kun aliaj E-asocioj por ke la membroj faru interkomunikadon, ĉeestu internaciajn konferencojn. En lastaj jaroj ili vizitis Germanion, Franciojn, Japanion ktp..

 


Jiang Limin, reprezentanto de ĈEL kaj EPĈ, legas gratul-mesaĝon.

 

    En julio pasintjare, TEA organizis siajn membrojn por partopreni la trian tutmondan UEA/KER-ekzamenon. 19 aliĝintoj el Tianjin, Pekino kaj provincoj Hebei, Shanxi kaj Interna Mongolio partoprenis la ekzamenojn B1 kaj B2. Tio estis la unuafojo por la internacia ekzameno esti organizita de ĉina loka E-asocio. En oktobro de la sama jaro ili okazigis la 8-an jarkunvenon de la Klubo de Ĉinaj E-komercistoj. Ĉeestis ĝin pli ol 40 esperantistoj ne nur el Ĉinio, sed ankaŭ el la Koreio, Japanio, Nepalo, Aŭstralio, Brazilo kaj Hispanio. Per tio, la ĉinaj E-komercistoj aktive praktikas nian lingvon en negocado kaj aliaj komercaj aferoj, kaj tiamaniere disvastigas Esperanton.

 


Komencantinoj kantas

 

    Grandan sukceson akiris la laboroj de TEA dum la pasintaj 30 jaroj. Pro tio, diversaj E-organizoj kaj personoj sendis siajn gratulajn mesaĝojn, inkluzive de s-roj Renato Corsetti kaj Lee Jungkee. Krom kelkaj labor-raportoj kaj paroloj, oni aŭskultis ankaŭ prelegojn fare de s-ro Gao Chengyuan, s-inoj Yu Jianchao kaj Lin Lisha.

 


Kunfotiĝo

 

    En la fino de la kunveno, komencantinoj prezentis du kantojn, kiuj estis tre oreloplaĉaj, tial ke ni povis kredi, ke ili ja estas la nova generacio de nia samideanaro.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments