El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio kaj Usono kune trovis novan specion de mamulo

| 2015-10-27
Bookmark and Share

    Laŭ raporto farita de la ĉina amaskomunikilo Kejiribao (Sciencteknika Tagĵurnalo), lastatempe ĉinaj kaj usonaj sciencistoj trovis novan specion de mamulo Yubaatar zhongyuanensis kiu vivis en la fino de la kretaceo kiel la plej granda speco de la besto multituberculates.

 

 

    Multituberculates estas mamulo simila al ronĝulo, kaj vivis dum la ĵuraso ĝis la eoceno. Nun la plej konataj fosilioj de tia besto plejparte venas el la tero de la finperioda kretaceo en centra Azio, kaj estas malofte trovata orienta Azio.

 

    La fosilioj ĉi-foje trovitaj de la sciencistoj de la Geologia Muzeo de Henan-provinco, la Geologia Instituto sub la Ĉina Akademio pri Geologiaj Sciencoj kaj la Usona Muzeo pri Natura Historio, estas bone konservataj. Oni trovis ilin en la gubernio Luanchuan de la provinco Henan, meza Ĉinio. Tio estas la unua fojo trovi en tiel suda loko la fosiliojn de la mamulo vivinta en la lasta periodo de la kretaceo ekster la regiono de la Mongola Altebenaĵo.

 

    La nova eltrovo subtenas la hipotezon, ke en la periodo inter la kretaceo kaj la kenozoiko, kiam dinosaŭroj malaperis, la besto ne estis influita de la ŝanĝiĝo de la ekologia medio. Iliaj dentoj komplike ŝanĝiĝis pro manĝado de vegetaĵoj kaj la ŝanĝo estis relativa kun la diverseco de ĝiaj speco kaj grandeco.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments