El Popola Ĉinio>头条新闻>

La 11-a Pekina-Tokia Forumo (II): Diskutoj malkaŝaj, foje akraj sed ĉiam sinceraj

| 2015-10-27
Bookmark and Share

de Han Xin kaj USUI Hiroyuki

 


Fakkunsido pri amaskomunikiloj kaj kulturo
 


Fakkunsido pri amaskomunikiloj kaj kulturo
 


Speciala fakkunsido pri regionaj kunlaboroj
 


Konkluda sesio
 


Konkluda sesio

 

    La inaŭguron sekvis du plenaj kunsidoj en la 24-a kaj 25-a de oktobro, kaj fakaj kunsidoj en la 24-a. Por multaj partoprenantoj verŝajne la plej interesa parto de la forumo estis la fakaj kunsidoj, dum kiuj okazis veraj diskutoj inter diversaj fakuloj de la du landoj. Ĉi-foje estis sume kvin fakkunsidoj pri: 1) duflankaj politiko kaj diplomatio, 2) ekonomio kaj komerco, 3) amaskomunikiloj kaj kulturo, 4) nacia sekureco kaj 5) speciala kunsido pri regionaj kunlaboroj por turismo kaj medi-protektado.

 

    Relative glate aŭ, por tiel diri, "aferece" povis pasi la fakkunsido pri ekonomio kaj komerco, kvankam samtempe sufiĉe fruktodone. Sed glata ja ne estas la vojo sur la ekonomia tereno ĉu por Ĉinio aŭ por Japanio, ĉar ambaŭ staras en turnopunkto ekonomie. Oni diskutis kiel Ĉinio kaj Japanio respektive reagas al la ŝanĝiĝanta monda ekonomio, kaj kiel la du landoj povos antaŭenigi kunlaboron sur tiu ĉi tereno.

 

    Ĉu popolaj kanaloj funkciu ekvilibrige?

 

    En la fakkunsido pri duflankaj politiko kaj diplomatio oni substrekis la neceson de kanaloj de la dialogoj inter la du landoj. Fakte inter Ĉinio kaj Usono, oni atentigis, ekzistas tre diversaj kanaloj, sed inter Ĉinio kaj Japanio estas vere malmulte da ili, tial ke kiam la registaraj dialogoj interrompiĝas ne plu eblas interparoloj inter la du landoj. Pro tio estas akuta bezono je la nivelo neregistara aŭ popola krei tiajn kanalojn, kies parton tiu ĉi forumo certe konsistigas.

 

    La valoro de diversaj kanaloj inter la du landoj estis menciita ankaŭ dum la speciala fakkunsido pri regionaj kunlaboroj. Oni emfazis, ke ne ekzistas nur unu speco de la ĉin-japanaj rilatoj (t.e. registaraj) sed diversaj specoj de ili, kiuj inkluzivas ankaŭ tiujn inter diversaj regionoj de la respektivaj landoj. Tiuj neregistaraj aŭ popolaj rilatoj unuflanke suferas kiam streĉiĝas la registaraj rilatoj, sed aliflanke povas funkcii ekvilibrige kiam la rilatoj registaraj malbone fartas.

 

    Diskutoj foje akraj sed ĉiam sinceraj

 

    En la fakkunsido pri amaskomunikiloj kaj kulturo oni atentigis, ke la komunikaj malfacilaĵoj inter Ĉinio kaj Japanio povus okazi ne nur pro politikaj problemoj sed ankaŭ pro kulturaj diferencoj. Tiurilate, ekzemple, leviĝis iom tikla demando: ĉu nacia kulturo apartenas nur al tiu koncerna nacio mem aŭ eventuale al la tuta homaro? Tio montris, ke eĉ relative ŝajne nepolitikaj temoj kiel la kulturo ne povas esti tute disigita de la politiko.

 

    La fakkunsido pri nacia sekureco estis certe tribuno, kie la malsameco de opinioj plej akre esprimiĝis. Pro tio la kunsido, nur unu ero de la tuta forumo, ricevis atenton eĉ de du japanaj televidaj kompanioj, TBS kaj TV-Asahi, kiuj sendis apartan raporto-teamon speciale por raporti pri ĝi. En la kunsido la ĉin- kaj japan-flankaj podianoj respektive klarigis la naci-sekurecan politikon de sia propra lando kaj poste interŝanĝis opiniojn, foje akre sed ĉiam honeste kaj sincere esprimante siajn dubojn pri la diroj de la alia flanko. Malgraŭ ĉio, ambaŭ flankoj ja konsentis pri la neceso plivastigi interŝanĝojn ankaŭ sur tiu ĉi kampo, kaj strebi por la ekfunkciigo de dulanda mekanismo por trakti krizajn situaciojn pri la nacia sekureco.

 

    Por la nova jardeko de la Pekina-Tokia Forumo

 

    La Pekina-Tokia Forumo, lanĉita en 2005, ĉi-jare eniras sian novan jardekon. Kelkaj personoj, kiuj okupiĝas pri la forumo ekde la komenco, ne sen fiero publike diris, ke eĉ en la plej malfacila tempo de la ĉin-japanaj rilatoj la forumo daŭris, dum la registaraj interparoloj kelkefoje devis tute interrompiĝi. Tio eventuale elokvente montras la gravecon de neregistaraj, popolaj interŝanĝoj, kiel oni rimarkigis en diversaj okazoj dum la ĉi-foja forumo.

 

    Depost sia komenco en 2005, la forumo estis komune okazigita de la anglalingva ĵurnalo China Daily kaj de la japana neregistara organizo NPO Genron. Ĉi-jare la rolo de la ĉin-flanka organizanto estis transprenita de la Ĉina Internacia Eldona Grupo. Tio certe kontribuis al la sento de noveco, krom nombro da junaj volontuloj el ambaŭ landoj, kiuj servis al la partoprenantoj dum la tuta tagordo.

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments