El Popola Ĉinio>头条新闻>

Koncepto de Xi Jinping pri disvolvado utilas al Ĉinio kaj la mondo

| 2015-10-27
Bookmark and Share

 

    La 26an de septembro en disvolva pintkunveno de UN ĉina prezidanto Xi Jinping prelegis sub la titolo "Serĉi komunan kaj daŭrigeblan disvolvadon kaj esti partneroj de kungajna kunlaboro", kaj prezentis la ĉinan ideon pri disvolvado de la mondo post 2015.

 

    Fakuloj opiniis, ke la prelego de Xi amplekse kaj profunde eksplikis la mondan disvolvadon, precipe liaj pensoj pri egaleco, malfermiteco, amplekseco kaj novigo, kaj lia rekomendo, ke la internacia komunumo devas efektivigi kunlaboron kaj kungajnon, montris la direkton de komuna kaj daŭrigebla disvolvado de ĉiuj landoj.

 

    Xi substrekis, ke ĉiuj landoj devas serĉi juston kaj egalajn ŝancojn por disvolvado. Ĉiuj landoj devas subteni malferman disvolvadon por ke la disvolvado profitigu ĉiujn flankojn. Ĉiuj landoj devas serĉi ampleksan disvolvadon kaj plifirmigi la disvolvan bazon. Ĉiuj landoj devas akceli novigon kaj plene liberigi disvolvan potencialon.

 

    Direktoro de la Argentina Instituto pri Strategia Planado diris, ke la proponoj de Xi pozitive reagis al la problemoj de la monda disvolvado, t.e. neekvilibro, neegaleco, protektismo kaj manko de movforto en disvolvado.

 

    Universitata profesoro pri internaciaj rilatoj el Kenjo opiniis, ke Ĉinio estas grava lando, kaj ĝi okupas la duan lokon en la tuta mondo laŭ la ekonomia ampleksa forto. La ideo de Xi havas novan sencon kaj estas antaŭvida, kaj certe vekos atentojn de multaj landoj.

 

    Zhang Yansheng, direktoro de Esplor-instituto pri Fremdlanda Ekonomio sub la Nacia Disvolva kaj Reforma Komisiono, diris, ke la kvar proponoj de Xi estas utilaj ne nur al Ĉinio sed ankaŭ al la mondo.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments