El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio kaj la mondo kune ĝuas la revon por prospero

| 2015-10-27
Bookmark and Share


Xi Jinping dum parolado en la domo de parlamento de Britio la 20-an de oktobro (Foto de Ju Peng, raportisto de la Xinhua-a Novaĵ-agentejo)

 

    "La 'Revo de Ĉinio', revo de la ĉina popolo por serĉi feliĉon, estas kunligita kun la belaj revoj de la popoloj en diversaj landoj. La disvolvo de Ĉinio certe kunfandiĝos en la fluegon de la disvolvo de la mondo, aldonos pli multan viglecon por kuna disvolvo de diversaj landoj kaj alportos al la mondo pli mutajn ŝancojn." Dum la vizito en Britio, ĉina prezidanto Xi Jinping refoje eksplikis la signifon de la disvolvo de Ĉinio por la mondo.

 

    "Ĉinio estas kvazaŭ ankro por stabileco de la mondo"

 

    Dum la pasintaj 5 jaroj la ŝanco de Ĉinio kaj tiu de la mondo strikte interplektiĝis kaj interkomunikiĝis. Ŝanĝante sin mem Ĉinio ŝanĝis ankaŭ la mondon. Laŭ rilata statistiko, dum la unuaj 4 jaroj de la 12-a Kvin-jara Plano por disvolvado de la nacia ekonomio kaj por tiu de la socio, Ĉinio faris pli-ol-kvaronan kontribuon por kreskado de la monda ekonomio. Paulson, usona eksministro pri financo, kiu persone spertis la financan krizon, diris: "Dum la lastaj jaroj Ĉinio faris du gravajn kontribuojn por kreskado de la monda ekonomio: Ĉinio tenis memkreskadon post la financa krizo kaj fariĝis pioniro por grandigi postuladon de grand-kvantaj komercaĵoj kaj por tiu de industria eksporto. Dum la pasintaj kelkaj jaroj Ĉinio ĉiam estis kvazaŭ 'ankro por stabileco' de la mondo en la ekonomia sistemo."

 

    La formotransigo de la ĉina ekonomio ne estas diskuto pri strategio nur teoria

 

    "La reekvilibro de la ĉina ekonomio akiris surprizan rapidan disvolvon." Tio estas la nova konkludo de Martin Jacques, profesoro pri politika kaj internacia esplorado de la Universitato de Kembriĝo. Li kaj aliaj eksterlandaj fakuloj rimarkis, ke la formotransigo de la ĉina ekonomio ne estas diskuto pri strategio nur teoria, sed estas praktika: la tria industrio fariĝis la unua granda industrio de la nacia ekonomio kaj allogis al si grandan nombron da laborfortoj; detala vendado per reto subite leviĝis, la apogo de konsumado al la ekonomia kreskado jare kaj jare altiĝis; la "ŝaĝa produktado de Ĉinio" kun ciferecigo, retecigo kaj inteligentecigo kiel karakterizaĵoj suriris sur la centron de scenejoj de grandaj internaciaj ekspozicioj.

 

    Ĉinio kaj la mondo kune ĝuas la revon por prosperiĝo

 

    De post ekpraktikado de la 12-a Kvin-jara Plano, la rekta investo de Ĉinio eksterlande averaĝe kreskas je 15.7% jare kaj la dudirekta investado unuafoje alproksimiĝis al ekvilibro en la historio. Dank' al bonaj teknologioj, konstruado kaj administrado ĉinaj fervojoj, nukleaj centraloj kaj aliaj projektoj fariĝis novaj nomkartoj de Ĉinio por partopreni en industriaj ĉenoj de la mondo. La Mombasa-Najrob-a Fervojo konstruita de ĉina entrepreno helpis Kenjon realigi la 100-jaran revon pri moderna fervojo. Por la projekto oni dungis pli ol 25 mil lokajn laboristojn kaj trejnis pli ol 16 mil homfojojn da dungitoj. Per tio multaj homoj realigis sian revon pri dungiĝo kaj riĉiĝo.

 

    Ni atendas, ke Ĉinio kaj la mondo lernos unu la alian, kune progresos en toleremo kaj reciproka favoro por kune malfermi la disvolvan vojon justan, malferman, ĉiuflankan kaj kreivan. Ni atendas, ke Ĉinio kaj la mondo kune prosperiĝos kaj kune brilos.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments