El Popola Ĉinio>头条新闻>

Biskvito el la ŝipo Titanic estis aŭkciita kaj vendita kontraŭ 15 mil pundoj

| 2015-10-27
Bookmark and Share

    La 15-an de aprilo 1912, la tiel nomata "nesinkebla" ŝipo Titanic en sia unua vojaĝo koliziis kontraŭ glacimonto kaj sinkis en la fundon de Atlantiko, kaŭzante la morton al 1 500 personoj. Pli ol cent jarojn post la katastrofo de la ŝipo aperis ĝia restaĵo en brita aŭkcio.

 

 

    La plej grandan atenton ricevis biskvito, kiu havas historion de pli ol cent jaroj sed ankoraŭ estas bone konservita. Ĝi estis dum longa tempo posedita de James Fenwick, pasaĝero de la brita ŝipo Carpathia, kiu faris savadon al Titanic ricevinte la signalon de senhelpeco, kiam okazis la akcidento.

 

    Laŭ aŭkciisto, la biskvito posedita de Fenwick venis el savpaketo en savboato kaj estis konservita en envolvaĵo ĝis nun. La aŭkciista firmao Aldridge diris, ke tiu ĉi plej valora biskvito en la mondo estis aĉetita de greka kolektanto kontraŭ 15 mil pundoj. Oni ĝin nomas ankaŭ "la plej multekosta biskvito en la mondo". Krom la biskvito, estis aŭkcie vendita kontraŭ 21 mil pundoj foto de la glacimonto, kontraŭ kiu koliziis Titanic.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments