El Popola Ĉinio>头条新闻>

Goeto-Instituto havas novan oficejon en la arta zono 798

| 2015-10-28
Bookmark and Share

 

    "Ni bonvenigas vin spekti niajn germanajn teatraĵojn dum via vizito en la arta zono 798," diris Peter Anders, estro de la filio de Goeto-Instituto en Pekino la 29an de oktobro. Post la oficejo ĉe Zhongguancun, alia oficejo malfermiĝis en la arta zono 798. Teatraĵoj kaj artaj prezentoj estos neregule enscenigitaj tie.

 

    La nove malfermita oficejo havas ĉinan nomon Zhisuo. Ĝi konsistas el tri partoj: biblioteko, prezentejo kaj interŝanĝa spaco. Ĉe la enirejo de la biblioteko troviĝas librobreto kun centoj da germanaj libroj. Anders diris, ke ili malfermis la duan oficejon, ĉar la unua oficejo havas malgrandan spacon kaj ne povas okazigi grandajn kulturajn interŝanĝojn. "Ni ne nur estas organizo por lingva trejnado, sed ankaŭ nin dediĉas al interŝanĝoj inter artistoj kaj la publiko en la kampoj de libroj, teatro kaj muziko."

 

    Goeto-Instituto estas kultura organizo de Germanio, kiu sin dediĉas al kultura disvastigo en la tuta mondo. La pekina filio okupiĝas pri disvastigo kaj apliko de la germana lingvo en Ĉinio kaj ankaŭ disvolvas interŝanĝojn kaj kunlaboron inter Germanio kaj Ĉinio en la kultura kampo. Ĝi jam komencis kulturajn interŝanĝojn kun la ĉina flanko en muziko, teatro, danco, filmo, arto kaj arkitekturo.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments