El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉina virina teamo gajnis la duan lokon en la Monda Gimnastika Ĉampionado

| 2015-10-28
Bookmark and Share

 

    La 27an de oktobro en la skota urbo Glasgovo la ĉina virina teamo gajnis la duan lokon en la 46a Monda Gimnastika Ĉampionado. La usona teamo gajnis la oran medalon en sinsekvaj tri fojoj, kaj la brita teamo, la gastiganto, venkis Rusion kaj la unuan fojon ricevis medalon en la historio de sia partopreno en tiu konkurso.

 

    Tio estis la sinsekva dua fojo, ke la ĉina virina teamo gajnis la arĝentan medalon en la monda ĉampionado. Pro malĉeesto de Yao Jinnan kaj Huang Huidan, pli ol duono de la ses gimnastoj registritaj por la konkurso unuafoje partoprenis en la monda ĉampionado, tial la arĝenta medalo estis pli valora por la teamo.

 

    De post la unua ĉampioniĝo en 2006 la ĉina virina teamo gajnis medalojn en kvin mondaj ĉampionadoj. Ili okupis la duan lokon respektive en 2007 kaj 2014, kaj la trian lokon en 2010 kaj 2011. En la mondaj ĉampionadoj respektive en 2009 kaj 2013 ne estis la teama konkurso. Antaŭ 2006 la ĉina virina teamo akiris nur du arĝentajn medalojn kaj du bronzajn medalojn.

 

    En la venontaj kvin tagoj estos deciditaj la medaloj por la vira teamo, virina kompleto, vira kompleto, virina individuo kaj vira individuo.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments