El Popola Ĉinio>头条新闻>

Kia estos la bonhaveco en la jaro 2020?

| 2015-10-29
Bookmark and Share

 

    Kia estos la ĉiuflanka bonhava socio?

 

    Duobligi la enspezon

 

    La 18-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio klarigis la planon pri ĉina disvolvo en la venonta periodo kaj elmetis, ke en la jaro 2020 la totala enlanda produktvaloro kaj la pokapa enspezo de la loĝantoj en urboj kaj vilaĝoj duobliĝos surbaze de tiuj en la jaro 2010, realiĝos la ĉiuflanka bonhava socio okaze de la 100-jariĝo de la Komunista Partio de Ĉinio, kaj konstruiĝos la socialisma moderna lando riĉa, demokratia, civilizita kaj harmonia okaze de la 100-jariĝo de la nova Ĉinio.

 

    Feliĉigi la popolon

 

    Ĉiuflanke konstrui bonhavan socion kaj realigi Ĉinan Revon estas feliĉigi la popolon. Malgraŭ tio, ke Ĉinio akiris rimarkindajn atingojn en disvolvado, tamen ĝi ankoraŭ estas disvolviĝanta lando la plej granda en la mondo kaj alfrontas grandan defion en malkreskigo de diferencoj inter urboj kaj vilaĝoj kaj inter regionoj en disvolvo.

 

    Lasi neniun malantaŭe

 

    La ĉiuflanka bonhaveco rilatas al la ĉina popolo kaj pro tio neniu povu fali malantaŭen. Dum la venontaj 5 jaroj Ĉinio eligos pli ol 70 milionojn da loĝantoj el la malriĉeco. Tio estas grava paŝo de Ĉinio por plenumi la disvolvan tagordon post la jaro 2015.

 

    Ĝui la sanan vivon

 

    Sen sano de la popolo, ne ekzistos ĉiuflanka bonhaveco. Medicina kaj higiena servoj rekte rilatas al la sano de la popolo. Oni devas antaŭenpuŝi la egalecon de urboj kaj vilaĝoj en la baza publika medicina servo por vere solvi malfacilojn de bazaj popolamasoj pri ricevo de kuracado.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments