El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ekspozicio de pentraĵoj de Zhang Leping en Hongkongo

| 2015-10-29
Bookmark and Share

    La 28an de oktobro en la Urba Halo de Hongkongo inaŭguriĝis la ekspozicio de pentraĵoj de Zhang Leping sub la titolo "Peniko kiel armilo -- Por liberigo de la ĉina nacio". Liaj manuskriptoj de bildstrioj ne publikigitaj antaŭe kaj malnovaj fotoj dum la rezistmilito kontraŭ japana agresado debutis en Hongkongo. La ekspozicio daŭras sep tagojn.

 

 

    Zhang Leping estis elstara karikaturisto en Ĉinio kaj verkis multe da bildstrioj dum sia vivo. Li kreis la konatan figuron San Mao. La ekspozicio montras liajn 25 fotojn, 43 skizojn kaj 159 propagandajn pentraĵojn dum la rezistmilito kontraŭ japana agresado kaj kompleton da manuskriptoj de la bildstrioj San Mao en Armeo.

 

 

    En 1937 eksplodis la rezistmilito kontraŭ japana agresado. Zhang kaj aliaj karikaturistoj el Ŝanhajo organizis teamon por propagandi la rezistmiliton. Li gvidis la teamon vojaĝi tra naŭ provincoj kaj urboj por propagando, kaj tio daŭris ĝis la plena venko en la milito. Oni povas rimarki en liaj pentraĵoj la patriotismon de kleruloj.

 

    Estas prezentata ankaŭ kompleto da manuskriptoj de la bildstrioj San Mao en Armeo. Ĝi priskribas la grandajn ŝanĝiĝojn de Ĉinio en la 20a jarcento per rakontoj de San Mao, kiu unue vagis sur stratoj, poste aliĝis al la armeo kaj fine ekhavis novan vivon.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments