El Popola Ĉinio>头条新闻>

Eblos vojaĝi en la spaco

| 2015-10-29
Bookmark and Share

    Laŭ informo el la brita ĵurnalo Daily Mail en la 27-a de oktobro, la kompanio World View sukcese faris provflugadon de aerostato en la spaco en Arizono de Usono. La ĉi-foja provflugado de la analoga kajuto havas mejloŝtonan signifon kaj ebligos, ke la kompanio lanĉu kunhoman vojaĝon ĉe la rando de la spaco en la jaro 2017.

 

 

    Antaŭ nelonge la kompanio sukcese faris flugan provon de aerostato en la spaco. Ĝi sendis la analogan vizit-kajuton en la spacon je la alteco de 100 mil futoj.

 

 

    La kompanio diris: "Dum la prov-flugado oni testis rilatan ŝlosilan teknikon por oficiala flugado kaj atestis, ke aerostato fariĝos praktikebla kaj ĉefa ilo por privata vojaĝo en la spaco."

 

    Laŭ plano la kompanio lanĉos kunhoman flugadon al la spaco en la jaro 2017. En la spacokajuto estos bufedo kaj tie turistoj povos senpage uzi interreton. La kosto por unu flugo estos nur 75 mil usonaj dolaroj.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments