El Popola Ĉinio>头条新闻>

Kiel la kvina plena sesio de la 18a Centra Komitato de KPĈ influos la vivon de ĉinoj?

| 2015-10-30
Bookmark and Share

    La 29an de oktobro fermiĝis la kvina plena sesio de la 18a Centra Komitato de KPĈ. Krom la politiko, ke ĉiu geedziĝa paro povu havi du infanojn, la sesio decidis ankaŭ aliajn politikojn.

 

 

    Duobligo de MEP kaj enspezoj en 2020 surbaze de tiu en 2010

 

    Malneta enlanda produkto kaj enspezoj duobliĝos en 2020 surbaze de tiu en 2010. Industrio atingos mezaltan nivelon kaj urbanizado rapidiĝos.

 

    Asekuro kontraŭ gravaj malsanoj por ĉiuj civitanoj

 

    Ĉinio starigos pli justan kaj daŭripovan sistemon de socia sekureco al ĉiuj civitanoj kaj amplekse efektivigos asekuron kontraŭ gravaj malsanoj por ĉiuj urbanoj kaj kamparanoj.

 

    Efektivigo de granda datumaro kiel ŝtata strategio

 

    La tuta lando devas vastigi disvolvan spacon por formi ekonomiajn zonojn laŭlonge de maroj kaj riveroj. Oni devas ankaŭ pliigi aplikadon de Interreto, plenumi la agadplanon "Interreto plus", disvolvi dividan ekonomion kaj efektivigi grandan datumaron kiel ŝtatan strategion.

 

    Efektivigo de la plej rigora mediprotekta sistemo

 

    Oni devas intensigi median regadon kaj efektivigi la plej rigoran mediprotektan sistemon kun la kerna enhavo de plibonigo de la media kvalito, plenumi la agadplanon kontraŭ aera, akva kaj grunda poluadoj, kaj realigi la vertikalan administran mediprotektan sistemon de la provinca nivelo malsupren.

 

    Plena liberigo de konkurencaj varoj kaj servprezoj

 

    Oni devas renovigi kaj plibonigi makroekonomian reguligon, plifortigi regadon surbaze de intervala regulado, redukti registaran intervenon en prezoj kaj plene liberigi la konkurencajn varojn kaj servprezojn.

 

 

    Akcelo de konstruado de bela Ĉinio

 

    La sesio proponis, ke oni devas sekvi verdan kaj daŭripovan evoluon. Oni devas akceli konstruadon de rimed-ŝparema kaj medi-amika socio kaj estigi novan strukturon de harmonia disvolvado inter homoj kaj la naturo. Krome, oni devas puŝi konstruadon de bela Ĉinio kaj fari novan kontribuon al tutmonda ekologia sekureco.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments