El Popola Ĉinio>头条新闻>

Statuoj de ĉina kaj korea "sekssklavinoj" en Seulo, Korea Respubliko

| 2015-10-30
Bookmark and Share


La statuoj de ĉina kaj korea "sekssklavinoj" en Seulo de la Korea Respubliko

 

    La 28-an de oktobro statuoj de ĉina kaj korea "sekssklavinoj" persekutitaj de la japanaj trupoj dum la Dua Mondmilito estis senvualigitaj en norda Seulo, ĉefurbo de la Korea Respubliko. Ili estis faritaj de ĉinaj kaj koreaj artistoj.

 


Koreaj junuloj vizitas la statuojn de ĉina kaj korea "sekssklavinoj".

 

    Unu el la du bronzaj statuoj estas figuro de ĉina junulino, kiu portas du harplektaĵojn kaj ĉinstilan veston por lernanto, la alia -- tiu de korea junulino en korea vesto. Ili sidas unu apud la alia kun kunpremitaj pugnoj kaj kun tristaj kaj mornaj rigardoj. Apud la ĉina junulino estas seĝo. Sur la piedestalo videblas piedsignoj de postvivantoj de ĉinaj "sekssklavinoj".

 

    Sur la piedestalo de la "statuoj de korea kaj ĉina junulinoj" estis gravuritaj jenaj skriboj en la lingvoj ĉina, korea, angla kaj japana: La monumento por koreaj kaj ĉinaj sekssklavinoj estas por memori pli ol 300 mil aziajn virinojn, kiuj devigite fariĝis sekssklavinoj de la japanaj agresantoj dum la Dua Mondmilito, por ke oni ne forgesu la mizeran historion kaj la homan dignon detruitan de la milito.

 

    Laŭ donitaĵoj el la ĉina esplora centro pri sekssklavinoj, dum la Dua Mondmilito antaŭ pli ol 70 jaroj ĉirkaŭ 400 mil aziaj virinoj, inkluzive de pli ol 200 mil ĉinoj, devigite fariĝis "sekssklavinoj" de japanaj armeanoj. Laŭ oficialaj donitaĵoj el la Korea Respubliko, dum la kolonia regado de Japanio sur la korea duoninsulo inter la jaroj 1910 kaj 1945, 80-160 mil lokaj virinoj devigite fariĝis "sekssklavinoj" de japanaj armeanoj. Nun la ĉina kaj korea registaroj kaj popolaj societoj de tiuj du landoj faras senĉesan penadon por urĝi Japanion kiel eble plej frue agnoski la fakton pri perforta kolektado de "sekssklavinoj" kaj peti pardonon.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments