El Popola Ĉinio>头条新闻>

Vizito de germana kanceliero Angela Merkel al Ĉinio celas kunigi la strategiojn "Produktita en Ĉinio 2025" de Ĉinio kaj "Industrio 4.0" de Germanio

| 2015-10-30
Bookmark and Share

 

    De la 29-a ĝis la 30-a de oktobro, germana kanceliero Angela Merkel faris viziton al Ĉinio. Pli frue ŝi jam vizitis la landon 7 fojojn. Laŭ informo, ĉi-foje venis al Ĉinio kune kun ŝi 20 gravaj entreprenistoj el industrioj de maŝin- kaj aŭto-produktado, elektroniko kaj telekomunikado. Ili tagmanĝis kune kun ĉina ĉefministro Li Keqiang kaj Angela Merkel.

 

    Lastjare Germanio publikigis la strategion "Industrio 4.0" kiel sian perspektivon por disvolvo en la formo de "Industrio 4.0". En la sama jaro estis publikigita la strategio "Produktita en Ĉinio 2025" de Ĉinio. Pro kuna klopodo de la dulandaj ŝtatgvidantoj, la du flankoj publikigis komunan kunlabor-planon de Ĉinio kaj Germanio, deklarante, ke la du landoj faros kunlaboron pri la strategio "Industrio 4.0". Pro tio, unu el la ĉefaj celoj de ŝia ĉi-foja vizito estis kunigi la du strategiojn. 

 

    Kio estas "Industrio 4.0"?

 

    Kiel Ĉinio kaj Germanio integros "Industrion 4.0"? Unue oni devas kompreni la koncepton de "Industrio 4.0" de Germanio. "Industrio 4.0" estas priskribita tiel, ke en la intelekta kaj interreta mondo, la Interreto de aĵoj kaj servoj penetros en ĉiujn ĉefajn sektorojn. Intelekta reto de elektroproduktado kaj distribuado kunligos la kampojn de energiprovizo, daŭripova movebla komunikado (inteligenta movebla reto kaj inteligenta loĝistiko) kaj intelekta medicina servo. En la produktado informadiko, aŭtomatigo kaj ciferigo penetras en ĉiujn sektorojn, kaj fariĝas la gvidantoj de la kvara-faza industrio, t.e. "Industrio 4.0".

 

    Simple dirite, "Industrio 4.0" estas klopodo por altigi la nivelon de informadiko, aŭtomatigo, ciferigo de la produkta industrio.

 

    Kiel produktado de Ĉinio kunligiĝos al "Industrio 4.0"?

 

    Por multaj ĉinaj produktaj entreprenoj, kiuj sin trovas en la periodo de Industrio 2.0 aŭ en tiu de Industrio 3.0, "Industrio 4.0" estas la longtempa celo en la estonteco. Tamen Romo ne estis konstruita en unu tago, do por enkonduki la germanan "Industrion 4.0" en Ĉinion, krom atento de la dulandaj gvidantoj, necesas ankaŭ, ke la produktaj entreprenoj de Ĉinio vere praktiku la koncepton.

 

    "Por asimili la koncepton de "Industrio 4.0" estas nemankigeblaj la tri ŝlosilaj faktoroj, t.e. altigi la efikecon de la produktado, redukti la produktokoston kaj mallongigi la periodon de la produktado. La plej grava ŝlosilo estas, kiel oni kunfandu la tri faktorojn en la produktan procezon." Tion diris Liu Tianpeng, vicdirektoro pri vendado de la sekcio pri produkto-aŭtomatigo de la grupo Bosch Rexroth en Ĉinio.

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments